Joseph Russegger

aŭstra geologo

Joseph RUSSEGGER, kun nobela nomo Joseph Ritter von Russegger estis aŭstra inĝeniero, geologo, vojaĝisto, profesoro, hungara ĉefĉambela grafo, korespondanta membro de Aŭstra Scienca Akademio (1848).

Joseph Russegger
Persona informo
Naskiĝo18-an de oktobro 1802 (1802-10-18)
en Salcburgo
Morto20-an de junio 1863 (1863-06-20) (60-jaraĝa)
en Banská Štiavnica
ŜtatanecoAŭstrio
Alma materAkademio de Selmec
Okupo
Okupogeologo • universitata instruisto • entomologo • botanikisto
vdr

Joseph Russegger [1] naskiĝis la 18-an de oktobro 1802 en Salzburg, li mortis la 20-an de junio 1863 en Hungara reĝlando en Selmecbánya (nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio).

Biografio

Joseph Russegger frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li studis en Bergakademie en Schemnitz inter 1822 kaj 1826. Post la diplomo li havis postenojn en diversaj aŭstraj fiskaj minejoj. De 1836 li faris geologiajn ekspediciojn en norda Afriko, Proksima Oriento kaj Malgranda Azio. En la jaroj 1840 kaj 1841 li faris geologiajn esplorojn en Germanio, Francio, Belgio, Britio, Svedio kaj Norvegio. Li ricevis la titolon ĉambela mineja konsilisto, tial li havis la taskon esplori en Habsburga Imperio, ekzemple en Transilvanio, Banato, Tirolo. Inter 1850 kaj 1863 li estis ĉefĉambela grafo, kiu signifis direkti la minurbojn en Supra Hungarujo, ankaŭ la menciitan Bergakademie-n. Li kreis pli modernan strukturon en la minado kaj metalurgio, same en la akademia instruado.

Elektitaj kontribuoj

  • Reisen in Europa, Asien und Afrika in den Jahren 1835-41 (1841-1846) - 7 volumoj
  • Der Aufbereitungs-Prozess, Gold- und Silber-haltiger Pocherze im Salzburgischen Montan-Bezirk (1841)

Fontoj