Jozefo Joels

Jozefo JOELS (vivdatoj ne konataj) estis brazila esperantisto, estrarano de la sudbrazila Esperanto-federacio Sud-Brazila Esperantistigilo kaj aŭtoro de vortaro Esperanto-portugala (1940).

Verkoj

  • 1940: Dicionário Completo Esperanto-Português. Rio-de-Janeiro: Livraria da Federação E. Brasileira, 1940. 278 p. (ĉ. 9.000 kapvortoj, inkl. de supl. de 77 vortoj enhavantaj la sufikson -um- kaj supl. de propraj nomoj.

Tradukoj

  • Fernando Nery. Rui Barbosa. Eld. Casa de Rui Barbosa, Rio de Janeiro, 1953.
 Estas fakto ke publiko kaj kronikistoj prefere interesiĝas pri elstaraj figuroj de la historia, pri kies talentoj mi eĉ ne volas dubi, sed kiuj ĉefe sin famigis per siaj intrigoj kaj perfidaĵoj. Kiom da libroj pri la Talleyrand. Fouché kaj aliaj diablaj eminentuloj?

Ĉu tial ke la homoj virtaj, same kiel la popoloj feliĉaj, ne havas historion?Ni admiru do la kuraĝon de S-roj Fernando Nerv kaj Jozefo Joels, aŭtoro kaj tradukinto de la subrubrika biografio de perfekta honestulo, kiu, laŭ la vortoj de S-ro Carlos Domingues, prezidanto de la Brazila Esperanto-Ligo, dediĉis sian vivon al senĉesa batalo por la Justeco, kiu estis samtempe laplej grands, ŝtatisto de Brazilo kal unu el la plej grandaj verkistoj en la portugala lingvo. Deputito, senatano, ministro, vicestro de ŝtato, Rui Barbosa supreniris preskaŭ la tutan stuparon de la politikaj honoroj kaj, se li neatingis la supron la prezidantecon de la respubliko, estis pro kialoj tute fremdaj al la volo de la plimulto.Advokato pro la profesio, politikisto pro la volo de siaj samlandanoj, beletristo pro amo al la belo, lia preferata batalkampo tamem estis la gazetaro."En la lando , kie la parlamento malĝuste reprezentas la popolon, la plumo de gazetverkisto valoras pli ol la elokvenco de oratoro" (respondo al César Zama, en la Brazila Senato).Tia deklaro jam atentigas la laikon pri la naturo de la libereco en la tiama Brazilo.En la parlamento, Rui Barbose estis reprezentanto de la liberala partio.Ĉu monaĥisto? respublikano ? Ni lasu lin respondi mem."Mi ĉiam estis asertanta la indiferentecon de la formoj de regado, la egalvaloreconde ĉiuj konstitucioj ĉu tiuj estas monarĥiaj, ĉu respublikaj -- se per ili estas garantiata al la popolo regado parlamenta kaj al ĉiu individuo reĝimo laŭlega libero."El kiu konsistis la programo de Rui Barbosa? Ni denove transdonu al li la parolvicon."Elradikigi la sklavecon (persistinta ĝis 1888): ripari la miksaĵojn de la imperia regimo (falinta en 1889), kaj ĉesigi la ekcesojn de la respubliko, por konstrui la liberon kaj politikon pli dignan, noblan el tiu, kiun praktikis la korteganoj dum la imperio, aŭ la lakaecaj oportunistoj dum la tiraneco."Bela tasko per justulo, kiel Rui Barbosa, ĉe kiu, kiel êc la poeto, la agado estis fratino de la revo. Sed tasko danĝera en lando kie, sur la politika batalkampo, la leĝo de "Vae Victis" estis speciale peza por la venkitoj. Ĉar se Rui Barbosa konis ja triunfajn horojn, li ankaŭ konis la ekzilon kiu, ĝis en eksterlando, la emboskojn de spionoj kaj de dungitaj murdistoj.Ĉu fine tiom da sindonemo, da kuraĝo, da talento havis almenaŭ praktikan rezultaton?La respondon donos al ni Pedro II , la detronigita imperiestro de Brazilo.La 15-an de Novembro 1889, jam sur la ŝipo Alagoas, survoje al ekzilejo. Pedro II trovis la jenan klarigon : " Mi estis forgesinta pri Rui Barbosa, kiu estis la mentoro, la intelekta gvidanto de la nova situacio". Saluto de venkito al lojala venkinto, kaj ankaŭ de la malnova reĝimo al la arĥitekto de la nova.Ĉar la verkaro de Rui Barbosa restas ankoraŭ grandparte neeldonita, ĝi verŝajne nurestos pritraktata en posta aldono al la eseo de S-ro F. Nery. Ĉiel ajn, la gravecon de rolo de Rui Barbosa sur la beletristika kampo montras lia elekto, en 1908, kiel prezidanton de la Brazila Literatura Akademio.

La traduko de S-ro Jozefo Joels estasprezentata kiel kontribuaĵo de la Brazila Esperanto-Ligo al la programo organizita por soleni la centan datrevenon de la naskiĝo de Rui Barbosa."Mi devas manifesti miajn esperon kaj fidon" diras S-ro Carlos Domingues, jammenciita ke l' esperantistoj, en ĉiuj ceteraj landoj plezure akreptas la verkaĵon, kiun iliaj brazilaj samideanoj alportas al la kumuna trezoro de nia literaturo"Ni aldononu ke ĝi ankaŭ estas praktika apliko de unu el la plej atentindaj ebloj de Esperanto: permesi la diskonigon de libroj verkitaj en lingvoj ne multe disvastigitaj.

Estas plia kialo por bonveniei la nove alveninton. 
— H. Castel. Belga Esperantisto - Numero 315, Aprilo, 1953
 Jen libro impona laŭ diversaj prestiĝoj: prestiĝo de la biografiito; prestiĝo de la fakto, ke ĝin eldonis la brazila ŝtato; prestiĝo de ĉiel eminenta traduko; prestiĝo de luksaj papero kaj ilustro... Jam de unu jaro mi posedas tiun bibliografian juvelon (kvankam kun eldonjaro 1949, fakte ĝi aperis nur fine de 1951), kiun mi unue avidege englutis kaj poste ŝate relegis.

Jen biografio de eminenta, centprocenta demokrato, laŭ la plej puraj demokratecaj tradicioj spiritaj. Estas vera plezuro informiĝi pri la agado de tiu grandanimulo, per kiu Brazilio povas fiere kunmarŝi la homaranisman amblon, kiun gvidmontras la plej noblaj homoj de la homara historio.La biografio, en si mem, estas bona, eĉ se por internacia, tutmonda legantaro, precipe ekster Latinameriko, kie oni ne konas la pretoranismon — de kies lumo, cetere, la figuro de Rui Barbosa iĝas ankoraŭ pli giganta, pli eksterordinara- por tiu legantaro, ĝi eble estas iom implika, foje labirinteta, pro nekono de la koncerna etoso kaj de la eventoj, kiuj ĝin konsistigis. Ŝajne tio ŝuldigas al la fakto, ke la biografion destinis la aŭtoro al la brazila publiko, por kiu Rui Barbosa estas hieraŭa homo kaj la spirita atmosfero, en kiu li vivis, tute familiara. Sed, malgraŭe, tamen, eĉ tiel, ĝi rezultas kaj elstaras kun firmaj konturoj; kaj Rui Barbosa videbligas laŭ plej diversaj facetoj, profiltrafe reliefitaj.Fernando Nery do bone plenumis sian taskon, eĉ se origine tamen li ne verkis por internacia eksteramerika legantaro. Multfoje, kiam mi legis la priskribon pri la nevenkebla honesteco de Rui Barbosa, pri lia amo al siaj kunhomoj, pri lia ĉiama advokateco por la leĝo kaj nepor ajna partio — kvankam li estis preskaŭ profesia politikisto!— kai ne povis ne pensi pri Zamenhof. Jes ja; ĉar en la sfero de labonesto, do la noblo, de la plej alta homaranismo, ĉiuj vere sinceraj alstrebantoj kaj praktikantoj koincidas!La traduko estas unuaranga. Tiel. Sen superfluaj kvalifiloj. Lastatempe nia literaturo, ĉu originala, ĉu traduka, riĉiĝadis per eminentaĵoj. Diletantismo rapide ekcedas sian lokon. Ĉu necesas memori titolojn, kiaj Leteroj de Zamenhof, Sep fratoj, Retoriko, Ekspedicio Kon-Tiki, Kredu min, Sinjorino!, Peer Gynt,Kvaropo, k. t. p.? RuiBarbosa digne apudestas. Nu, ĉar la portugala kaj la hispana estas tre parencaj kaj multokaze identaj lingvoj, mi ne hezitas plej varme rekomendi la studon de ĉi tiu traduko al niaj hispanaj vortaristoj.Ĝi estas riĉa minejo de trafaj redonoj poiportugalaj-hispanaj vortoj kaj idiotismojJoels — al mi ŝajnas, ke li ne naskiĝis portugallingvano! — sukcesis brile esperantigi tekston kun grandaj malfaciloj. Jen kelkaj eroj, dise prenitaj, kiuj montras lian virtuozon kaj kies utilon por hispanparolanto; oni ne bezonas emfazi: «ece kiel ministrede financoj» (— en su calidad do ministro de Hacienda), «dislaso de la parlamento», laŭkiel (—según, en konjunkcia rolo), elinter ĵurinta juĝantaro, fortemoiĝinta ŝovinismo (— patrioterismo anacrónico), ranskurulo (tránsfuga, desertor), kaŭdilismo (p. 214) ktp., ktp. Kaj elinter aliaj, jen plastika bildtrafa esprimo: «persekutate de aro da jen-jen jam atingantaj min bajonetoj».

Eĉ ne 2 % de la nuna homaro parolas portugale; malpli ankoraŭ ĉeĥe; eĉ malpli ol ĉeĥe, norvege. Ĉu ne estas do Esperante kvazaŭ mirakligilo, kiu permesas — eĉ se ankoraŭ al malmultaj, tamen elitaj kaj tutmondaj — la konon kaj ĝuon de la plejbelaj spiritaj gemoj de ĉiuj gentoj kaj ilian disiron en la mondon? Kun ekzalta entuziasmo mi rekomendas ĉi tiun libron; samtempe mi plej sincere dankas la brazilajn samideanojn kaj sincere gratulas ĉi ties Ministerion de Eduko kaj Sano por tiom al si indiga faro, dediĉe al la gloro kajĉiea respektigo de la plej bona, plej nobla Brazilio. 
— Juan Régulo Pérez. Boletín n051 (mar 1953)