Juice Leskinen

finna kantisto kaj verkisto

Juhani Juice Leskinen [juise leskinen] (origine Pauli Matti Juhani Leskinen; naskiĝis la 19-an de februaro 1950, mortis la 24-an de novembro 2006) estis elstara kantisto kaj verkisto en Finnlando. Li aktivis dum la fina parto de la 20-a jarcento ĝis sia morto en 2006. Li estis konata simple kiel Juice Leskinen pro sia artista nomo Juice, kiun li poste igis sia oficiala antaŭnomo.

Juice Leskinen
Juice Leskinen ĉe sia antaŭlasta koncerto la 1-an de Aŭgusto 2006 en Tampere
Juice Leskinen ĉe sia antaŭlasta koncerto la 1-an de Aŭgusto 2006 en Tampere
Persona informo
NaskonomoPauli Matti Juhani Leskinen
Naskiĝo19-an de februaro 1950 (1950-02-19)
en Juankoski
Morto24-an de novembro 2006 (2006-11-24) (56-jaraĝa)
en Tampere
Mortokialodiabetorena malfunkciocirozo
TomboKalevankangas cemetery
Lingvojfinna
ŜtatanecoFinnlando
Okupo
Okupopoeto • ĵurnalistokantistokantoverkistomuzikisto • kantotekstisto • kantaŭtoroverkisto • diskografa artisto
vdr

Ekde la 1970-jaroj li publikigis 30 longajn albumojn de sia muziko kaj kontribuis dekojn da kantotekstoj por aliaj kantistoj en la lando. Pluraj liaj kantoj iĝis klasikaĵoj de la Finnlanda populara muziko, ekzemple Viidestoista yö (la dekkvina nokto) kaj Syksyn sävel (aŭtuna melodio). La fruajn diskojn el lia kariero oni konsideras kerna parto de la tiama Finnlanda Manserock-movado (Manserock, ’rokmuziko el Tampereo’). Krom la muzikado, li aktive poeziis kaj verkis por la teatro. Entute li publikigis naŭ poemkolektojn kaj sep teatraĵojn. [1] [2] [3]

Referencoj