Kalanchoe pinnata
Kalanchoe pinnata, foje konata kiel katedralsonoriloj kaj miraklofolio,[1] estas specio de sukaj angiospermoj en la familio krasulacoj indiĝena de Madagaskaro. Ĝi estas populara hejmplanto kaj naturiĝis en tropikaj kaj subtropikaj areoj. La specio estas facile distingebla pro la abundo de miniaturaj plantetoj kiuj formiĝas ĉe la bordoj de ties filokladoj, trajto kiun ĝi havas komune kun aliaj membroj de iama genro Bryophyllum (nune inkludita en Kalanchoe).[2]
Kalanchoe pinnata | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kalanchoe pinnata | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi estas sukohava, plurjara planto, ĉirkaŭ 1 m alta, kun karnecaj cilindraj tigoj kaj juna kreskaĵo de ruĝeca nuanco, kiu troveblas floranta laŭlonge de la plej granda parto de la jaro.[3] La specifa epiteto "pinnata" estas la feminina formo de la latina adjektivo pinnatus, kiu signifas "flugilhava".[4]
Referencoj
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kalanchoe pinnata en la angla Vikipedio.