Kaonabo

Kaonabo ( ?- 1496) estis kaciko de kariboj de la insulo Hispaniolo, en la regiono Cibao (aktuala Dominga Respubliko), je la alveno de Kristoforo Kolumbo. Kaonabo estis la ĉefo de la kacikeco de tainoj de Maguana, kaj laŭ Hernando Colón, Kaonabo estis devena de triboj de kariboj,[1]​ kio kontribuis al la fakto, ke li estis speciale timigita de la aliaj kacikoj. Li estis tre bone konata pro siaj kapabloj de luktado kaj pro sia feroceco. Li estis edzo de Anakaona, kiu siavice estis fratino de alia kaciko nome Boheĉio.[2]

Kaonabo
Persona informo
Naskiĝo15-a jarcento
en Hispaniolo
Morto1496
LingvojTaíno vd
Familio
GefratojManicaotex vd
Edz(in)oAnacaona vd
InfanojVanita • Higuemota vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Notoj