Karel Jaromír Erben

ĉeĥa poeto, historiisto kaj arkivisto

Karel Jaromír ERBEN (naskiĝis la 7-an de novembro 1811 en Miletín; mortis la 21-an de novembro 1870 en Prago) estis ĉeĥa poeto kaj historiisto, la unua arkivisto de la urbo Prago.

Karel Jaromír Erben
Karel Jaromír Erben
Karel Jaromír Erben
Persona informo
Karel Jaromír Erben
Naskiĝo7-a de novembro 1811
en Miletín, Bohemio,  Aŭstrio-Hungario
Morto21-a de novembro 1870
en Prago, Bohemio,  Aŭstrio-Hungario
Mortis pronaturaj kialoj vd
Mortis pertuberkulozo vd
Tombotombejoj de Olšany vd
Naciecoĉeĥo
Etnoĉeĥoj vd
Lingvojgermanapolarusaĉeĥa vd
LoĝlokoBirthplace of Karel Jaromír Erben vd
ŜtatanecoAŭstra imperioAŭstrio-Hungario vd
Alma matergimnazio • Filozofia Fakultato de la Universitato de Karolo vd
Profesio
Alia nomoJarmil Erben • J. E. Miletínský • Květomil Podlipský vd
Okupoverkisto, historiisto
LaborkampoParola literaturoarkivikokolektado • kreiva kaj profesia verkado • poeziotraduko • translation from Russian vd
Verkado
VerkojBukedo el ĉeĥaj naciaj mitoj
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Li multe helpis al ekkono de diverseco, beleco kaj riĉeco de ĉeĥoslovaka popola poezio. Kolektinte popolajn kantojn kaj fabelojn de slavaj nacioj (folkloraj ĉeĥaj kantoj kaj rimaĵoj, elektitaj mitoj kaj legendoj naciaj de aliaj branĉoj slavaj), li aplikis siajn spertojn en baladaro Bukedo, unu el plej bonaj kolektoj de baladoj en la mondliteraturo.

En Esperanto aperis

Specimeno

TAGFEINO

Staras bub' ĉe benkorando,
krias kun plej verva ard'. . .
»Mutu!« laŭtas la komando.
»Do silentu, vi bastard'!

Jam tagmezon aŭdas ja mi,
patro venos el okup',
kaj pro vi jen ĉesas flami
en la forn', vi aĉa bub'!

Jen husaro, koko, ĉaro;
ludu, ludu do, karul'. . . !« 
Sed la tuta ludilaro
krak...! krak...! flugas al angul'

kaj la krio plu refrenas. . .
»Vi fripon', vi ŝokas min! - -
Tagfeino por vi venas!!
Aŭdu, mi jam vokas ŝin:

Prenu mian aĉan filon ,
Tagfeino, prenu nur. . . ! « -
Sed jen aŭdu: La ŝlosilon
iu turnas en serur'.

Bruna, ĝiba in-staturo
kun bastono en la man',
kun kap-tuk', kun kurba kruro,
voĉo kiel uragan'.

»Donu idon!« - »Kristo mia!
Pro la pek' ne punu min!« 
Kvazaŭ morto-vent' glacia
spirus ĵus: jen Tagfein'!

Kaj ŝi tablon jam proksimas,
kiel ombro ŝovas sin. . .
La patrin' terure timas
knabon kaŝas en la sin'

kaj lin al si firme premas
kun horora rerigard'.
La Feino plu iremas,
plu iremas sen ekhalt'. -

La Feino jam atakas,
jam la knabon prenas ŝi. . .
»Kristo, helpu!« filon brakas
la patrin' kaj svenas ŝi.

Jen: unu- du- tri-. . . avizas
la tagmezon son-agord';
klinko klakis, pordo disas,
patro staras en la pord'.

Kuŝas la patrino svene,
knabon premas al la mam'. . .
Ŝin li vekis - kvankam pene -
sed la knab' ne spiris jam.