Karel Svoboda

Karel Svoboda (naskiĝis la 19-an de decembro 1938 en Prago – mortis la 28-an de januaro 2007 en Jevany) estis ĉeĥa komponisto kaj kantopoeto. En 1995 li edziĝis kun Vendula Svobodová. En januaro 2007 li estis trovita pafmortigita en ĝardeno de sia vilao, oni supozas, ke li faris suicidon.

Karel Svoboda
Persona informo
Naskiĝo19-an de decembro 1938 (1938-12-19)
en Prago
Morto28-an de januaro 2007 (2007-01-28) (68-jaraĝa)
en Jevany
Mortokialopafvundo
TomboCemetery in Aldašín
Lingvojĉeĥa
ŜtatanecoĈeĥioĈeĥoslovakio
Familio
Frat(in)oJiří Svoboda
Edz(in)oVendula Svobodová
InfanoPetr Klein Svoboda
Okupo
Okupokomponistokantoverkisto • filmkomponisto • muzikisto
VerkojDracula
TTT
Retejohttp://www.karel-svoboda.cz
vdr

Kiel infano li lernis pianludon, en 1963 fondis beat-grupon „Mefisto“, kiu post du jaroj akiris daŭran dungon en la teatro Rokoko en Prago.

En 1965 aperis unua gramaofondisko kun lia komponaĵo. Li intense kunlaboris kun kantisto Karel Gott kaj tekstisto Jiří Štaidl, sed verkis kantojn ankaŭ por Václav Neckář kaj aliaj konataj ĉeĥaj kantistoj.

Li komponis muzikon por filmoj „Tri nuksoj por Cinddrulino“ kaj „Morgaŭ mi ellitiĝos kaj brogvundiĝos per teo“, por televidaj serialoj „Vizitantoj“, „Cirko Humberto“, „Fluganta Čestmír“, „Nokto en Karlštejn“, enkondukan kanton de serialo „Abelino Maja“, teatrajn muzikalojn Drakulo kaj La Grafo de Monte Kristo. El liaj multaj kantoj estas plej konata Lady Karneval.