Karolina Světlá

ĉeĥa verkistino
(Alidirektita el Karolína Světlá)

Karolina SVĚTLÁ (naskiĝis la 24-an de februaro 1830 en Praha - mortis la 7-an de septembro 1899 en Praha) estis ĉeĥa verkistino, fratino de Sofie Podlipská.

Karolina Světlá
Persona informo
Karolína Světlá
NaskonomoJohanna Nepomucena Rottová
Naskiĝo24-an de februaro 1830 (1830-02-24)
en Prago
Morto7-an de septembro 1899 (1899-09-07) (69-jaraĝa)
en Nova Urbo
Tombotombejoj de Olšany vd
Lingvojĉeĥa vd
ŜtatanecoAŭstrio-Hungario vd
Subskribo Karolina Světlá
Familio
PatroEustach Rott vd
GefratojSofie Podlipská vd
Edz(in)oPetr Mužák vd
AmkunuloJan Neruda vd
Profesio
Alia nomoKarolina Světlá vd
Okupoverkisto • prozisto vd
Laborkamporural literature vd
Verkado
VerkojNigra Petreto ❦
Vilaĝa romano ❦
Kruco ĉe la rivereto ❦
Nepreĝanto ❦
Frantina vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Juna Karolína Světlá

Ŝia fraŭlina nomo estis Johanna Rottová, edzina nomo Mužáková, sed la patriotisman literaturan nomon ŝi elektis laŭ submontara vilaĝo Světlá pod Ještědem, kie al ŝi plaĉis la vilaĝa popolo. Ŝi amikiĝis kun poeto Jan Neruda, laboris en feminisma movado kaj verkis emancipajn romanojn. Post okulmalsano en 1875 ŝi preskaŭ blindiĝis kaj diktis la verkojn al sia nevino.

Ŝiaj rakontoj kaj romanoj priskribas la vivon en Prago kaj bohemia submontaro, okupiĝas ankaŭ pri problemoj filozofiaj kaj religiaj.

Verkoj

  • První Češka (Unua ĉeĥino, 1861)
  • Kříž u potoka (Kruco ĉe la rivereto, 1868)
  • Vesnický román (Vilaĝa romano, 1869)
  • Černý Petříček (Nigra Petreto, 1876)
  • Frantina (Frantina, 1876)
  • Nemodlenec (Nepreĝanto, 1878)

Kaj multaj rakontoj.