Kastelo de Caen

0° 21′ 46″ U / 49.18639 °N, 0.36278 °U / 49.18639; -0.36278 (mapo)

La Kastelo de Caen (france Château de Caen) estas fortikaĵo situanta en la malnova urbocentro de Caen. Fondita ĉirkaŭ 1060 de Vilhelmo la Konkerinto, okazis multnombraj rekonstruoj laŭlonge de la jarcentoj. Etendiĝanta sur 5,5 hektaroj, temas pri unu el la plej grandaj kasteloj de Eŭropo[1].

Kastelo de Caen
france: Château de Caen
Burgo
Enirejo
burgokastelo
LandoFrancio Francio
RegionoNormandio
MunicipoCaen
Historia regionoDuklando Normandio
Koordinatoj49° 11′ 11″ N 0° 21′ 46″ U / 49.18639 °N, 0.36278 °U / 49.18639; -0.36278 (mapo)
StiloAnglo-normanda
Estiĝo11-a - 19-a jarcento
Por publikopublike alirebla
Kastelo de Caen (Caen)
Kastelo de Caen (Caen)
DEC
Situo de kastelo en Caen
Vikimedia Komunejo: Château de Caen
Retpaĝo: https://musee-de-normandie.caen.fr/le-chateau-de-caen/
Map
vdr

Ene de la fortikaĵo troviĝas hodiaŭ:

  • Restaĵoj de loĝejturo, fermita al la publiko;
  • Loĝejo de la guberniestro (nuna Muzeo de Normandio);
  • Kavaleriano de artilerio kaj ĉambroj de Remparo (ekspozici-ĉambroj de la muzeo de Normandio);
  • Muzeo de Belartoj de Caen;
  • Preĝejo Saint-Georges, centro de akcepto kaj interpretado;
  • Ĉambro de la "ŝakluda tabulo" reference al la iama Kortumo de Normandio (portempa ekspozici-ĉambro por la muzeo de Normandio);
  • Ĝardeno de kuracplantoj, rekonstruo de ĝardeno el la Mezepoko.

La tuto de konstruaĵoj kaj restaĵoj de la kastelo, krom la fosaĵoj, la Muzeo de Belartoj kaj la angula norda alo de la Muzeo de Normandio, estis klasita de la Historiaj Monumentoj la 10-an de aprilo 1997[2].

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj