Klasika ĉina lingvo

lingvo

Klasika ĉina lingvo estas tradicia formo de skribita ĉinlingvo. Ĝi baziĝas sur la gramatiko kaj vortaro de la antikva ĉina, pro tio ĝi estas malsama de iuj ajn modernaj parolataj formoj de la ĉina. La klasika ĉina iam estis uzata por preskaŭ ĉiuj formalaj leteroj antaŭ kaj dum la komenco de la 20a jarcento en Ĉinio, kaj dum pluraj malsamaj periodoj en Koreio, Japanio kaj Vjetnamio. Tiam, la lingvo funkciis kiel internacia lingvo inter diplomatoj en Orientazio. Inter ĉinaj parolantoj, la klasika ĉina estis plejparte anstataŭita de skribita regiona ĉinlingvo (白话; pinyin: báihuà, "ordinara parolado"). La skribita regiona ĉina estas skribstilo simila al la moderna parolata Mandarena ĉina. Samtempe, ne-ĉinaj parolantoj plejparte forlasis la klasikan ĉinan, kaj uzis siajn lokajn lingvojn aŭ dialektojn anstataŭe.

maldekstra estas "homo", kaj dekstra estas "jaro".
Regionoj kie oni uzis la klasikan ĉinan.

Nomoj

Oni nomas la lingvon aŭ tekston jene:

  • 古文: ĉine (pinyin): gǔ wén, "malnova teksto".
  • 文言文: ĉine wényán wén, "teksto de skribita lingvo".
  • 漢文: ĉine hànwén; japane かんぶん, kanbun; koree 한문, hanmun; vjetname Hán văn (ĉiu signifas "Han-an skribon").

Ekzemploj

La klasika ĉinaLa mandarena (pinjino)La japana (hepburna transskribo)La korea (norma transskribo)La vjetnama (Quốc Ngữ)signifo
春眠不覺曉Chūnmián bù jué xiǎoShunmin akatsuki o oboezuChunmyeon bulgakhyoXuân miên bất giác hiểuPrintempa dormo ne konas noktofinon. (Meng Haoran)
國破山河在Guó pò shān hé zàiKuni yaburete sanga ariGukpa sanha jaeQuốc phá sơn hà tạiLa lando estas rompita, kvankam montetoj kaj riveroj restas. (Du Fu)

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj