Klemento la 6-a

papo de la katolika eklezio

Klemento la 6-a (latine Clemens Sextus, naskonome Pierre Roger), origine benedikta monaĥo, estis papo de la katolika eklezio, elektita en la jaro 1342. Li oficis ĝis sia morto la 6-an de decembro 1352, dum 10 jaroj kaj 7 monatoj, kaj estis la kvara el la papoj de Avinjono. Sume temis pri la 198-a papo. Li plej konatas pro tio ke li regis dum la tempo de la nigra morto (1348–1350), granda kaj tuteŭropa epidemio de pesto, kaj universale absolvis ĉiujn pekojn de tiuj kiuj mortis en la epidemio (kaj pro la kriza situacio eventuale ne havis ŝancojn konfesi siajn pekojn al ekleziulo).

Papo
Papo
Klemento la 6-a
198-a papo de la katolika eklezio
NaskonomoPierre Roger
Pontifikode 7-a de majo 1342
ĝis 6-a de decembro 1352
AntaŭuloBenedikto la 12-a
SekvantoInocento la 6-a
persona papa blazono de li, poste transprenita ankaŭ de Gregorio la 11-a
persona papa blazono de li, poste transprenita ankaŭ de Gregorio la 11-a
Persona informo
Naskiĝo7-an de aprilo 1291 (1291-04-07)
en Rosiers-d'Égletons, Limoĝio, reĝlando Francio
Morto6-a de decembro 1352
en Avinjono
TomboAbbey of La Chaise-Dieu [#]
Alma materUniversitato de Parizo • kolegio de Sorbono [#]
Lingvojlatina lingvo [#]
Familio
PatroGuillaume I Rogier, Seigneur de Rosiers [#]
PatrinoGuillemette de La Mestre [#]
GefratojHugues Roger • Guillaume II Roger [#]
[#]Fonto: Vikidatumoj
vdr