Klifpenda fino

Klifpenda fino estas rakontada truko en kinarto, televidaj serioj, literaturo kaj simile, kie iu verko aŭ parto de verko – ekz-e (ĉapitro en) romano, (sceno en) filmo, (epizodo en) televida serio – finiĝas en stato de drama suspenso, ne fermante la intrigon, sed ofte eĉ surprize pliintensigante ĝin. Tipa klifpenda fino povas esti ekz-e sceno kie la protagonisto trafiĝas en subitan mortodanĝeron. La malferma, suspensa fino logu la leganton/vidanton reveni al la rakonto eĉ post ioma paŭzo por ekscii kiel la rolantoj elturniĝos el la drama situacio.

Multaj lingvoj uzas la anglan cliffhanger ("klifpendo"). Tiu termino devenas de la romano A Pair of Blue Eyes de Thomas Hardy el la jaro 1873, kie en iu sceno la heroo Henry Knight riskas fali morten de sur la klifoj de Bristol Channel kaj povas savi sin nur firmtenante fasketon da kreskanta herbaĵo.

Kvankam la termino estas moderna, la truko mem ne estas. Jam en Mil kaj unu noktoj, Ŝehrazado savis sian vivon per serio da (mil kaj unu?) klifpendaj finoj.