Kodansha

Kodansha, A.S. (japane 株式会社講談社, kabuŝiki gajŝia kōdanŝa) estas japana eldonejo kies ĉefoficejo situas en kvartalo Bunkjo, Tokio.[1]

Kodansha
libroeldonejo • eldonejo vd
Dum1909 - nekonata/nuntempe
Jura formojapania akciofirmao
SidejoBunkjo-kvartalo
LandoJapanio
Dungitoj945 (stato: aprilo 2022)
Agokampolibro
ISIN-kodoJP3288600004
filiaj kompaniojKing Record Co. Ltd. • Ichijinsha vd
Posedataj kompaniojIchijinsha • King Records • Magazine Pocket • Kodansha Ranobe Bunko • K Ranobe Books • Kodansha Bunko • Aoitori Bunko • Kodansha Character Bunko • Kodansha X Bunko • Kodansha X Bunko White Heart • Kodansha X Bunko Teens Heart • Kodansha Novels • Kodansha Comics • Kodansha Comics Friend • Kodansha Comics Nakayoshi • Legend Novels • Young Magazine KC • Kodansha Box vd
TTTOficiala retejo
vdr

Kodansha estas la plej granda japana eldonejo. Ĝi estas konata pro la eldonado de pluraj manga-gazetoj celantaj malsamajn publikojn, ekzemple Nakayoshi, Afternoon, Evening, Weekly Shōnen Magazine kaj Bessatsu Shōnen Magazine, kaj ankaŭ pro la japana vortaro Nihongo Daijiten kaj diversspecaj magazinoj kiel Gunzō. Kodansha ankaŭ okupiĝas pri la publikigo de manga-volumoj.Ĝi publikigis iujn el la plej tutmonde-konataj mangaoj, ekzemple Kardkaptisto Sakura, Fairy Tail, Sejla Mun, Shingeki no Kyojin, Mermaid MelodyNanatsu no Taizai.

Historio

En 1909, Seiji NOMA fondis la firmaon, tiame nomata "Dainihon Yubenkai" (大日本雄辯會, "Granda Japana Oratora Societo"). Ekde 1958, oni uzis la nomon Kodansha, el Kodan Club (講談倶楽部), estinta magazino de la kompanio.

Unuafoje ekde la Dua Mondmilito, la enspezoj de Kodansha falis en la jaro 2002 pro la recesio batanta Japanion tiujare.[2] La ĉefa konkurencanto de Kodansha estas la dua plej granda eldonejo de Japanio, nome Shogakukan. En 2003, Kodansha enspezis 167 mil milionojn da enoj, kompare kun 150 mil milionoj enspezitaj de Shogakukan.

Kodansha sponsoras la prestiĝan Manga-premion Kodansha, kiu okazas ĉiujare ekde 1977 (fakte, ekde 1960 sub aliaj nomoj).[3]

Gazetoj

  • Afternoon
  • Comic Bom Bom
  • Morning
  • Shōnen Magazine
  • Shukan Gendai

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj