Kodskoje

64° 53′ 02″ O / 56.38528 °N, 64.88389 °O / 56.38528; 64.88389 (mapo)

Kodskoje (ruse Кодское) estas vilaĝo en Ŝatrova distrikto (Kurgana provinco, Rusio), parto de Kodska kampara municipo (ruse Кодское сельское поселение).

Kodskoje
(Кодское)
ruse Кодское
vilaĝo
vilaĝo
Oficiala nomo: Кодское
LandoRusio Rusio
ŜtatoKurgana provinco
RegionoUrala federacia regiono
DistriktoŜatrova distrikto
RiveroIseto
SituoKodskoje
 - koordinatoj56° 23′ 07″ N 64° 53′ 02″ O / 56.38528 °N, 64.88389 °O / 56.38528; 64.88389 (mapo)
Loĝantaro
HorzonoUTC+5
Poŝtkodo641984
Aŭtokodo45
Telefonkodo+7 35257
Kodskoje (Rusio)
Kodskoje (Rusio)
DEC
Situo kadre de Rusio
Kodskoje (Kurgana provinco)
Kodskoje (Kurgana provinco)
DEC
Situo kadre de Kurgana provinco
Map
vdr

Historio

Kodskoje laŭ Konstantin Nosilov devus pli ĝuste nomiĝi Kondinskoje (ruse Кондинское), ĉar ĝi formiĝis en la 17-a jarcento kiel Nikola-vilaĝeto (ruse Никольская заимка) de la Konda monaĥejo. Tiu lasta situis ĉe la norda rivero Obo, kie naturo malkonvenis por terkultivado, pro kio ĝi petis ĉe aŭtoritatoj permeson fondi vilaĝeton en pli suda loko, situanta apud oportuna rivero, ebligonta transportadon de greno kaj kolektitaj oferoj al la monaĥejo. La vilaĝeton fondis monaĥoj, kiuj konstruis tie preĝejon kaj aranĝis kultivadon de greno helpe de kamparanoj[1].

La unua preĝejo forbrulis en 1713 kaj en 1761 aperis la nova, konstruita danke al monoferoj, kolektitaj tra la tuta Siberio[2]. En 1898 vojaĝanto Konstantin Nosilov ankoraŭ trovis ene de ĝi grandan bildon de la Savinto, pentritan sur tolo en la 17-a jarcento por la unua preĝejo. Dum la incendio en 1713 ĝi estis forportita de vento kaj trovita sur monteto apud la vilaĝo, nur iom bruldamaĝita. Lokaj kamparanoj konsideris ĝin miraklofara, asertis ke ĝi avertis ilin pri malbonaj rikoltoj kaj epidemioj, kaj ĉiujare aranĝis krucomarŝon al loko, kie ĝi estis trovita[3].

En 1898 la vilaĝo havis bonan popolan lernejon kun internulejo por infanoj el malriĉaj kaj alilokaj familioj. La internulejo troviĝis en granda domo, oferita de loka riĉa kamparano. Vilaĝanoj okupiĝis pri agrikulturo kaj farado de peltoj (ĉefe vintre). Apud la vilaĝo eĉ funkciis peltofara grasofabriko de loka kamparano, kie oni buĉis brutojn kaj pritraktis iliajn felojn. Apud la vilaĝo troviĝis ankaŭ akvomuelejo[4].


Vidu ankaŭ

Referencoj