Kolomboformaj birdoj

Kolomboformaj birdoj (Columbiformes) konsistas el du familioj:

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kolomboformaj birdoj
Kolringaj turtoj
Biologia klasado
Regno:Animaloj Animalia
Filumo:Ĥorduloj Chordata
Klaso:Birdoj Aves
Ordo:Columbiformes
Latham, 1790
Familioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La ordo de birdoj Kolomboformaj inkludas speciojn kiel la tre disvastigitaj kaj sukcesaj kolomboj, klasitaj en la familio Kolombedoj, kaj la ekstingita Dido, la Rodrigesa ermitkolombo kaj la Reunia ermitkolombo, longe klasitaj kiel dua familio nome Rafedoj.[1] Ekzistas 313 specioj, troveblaj tutmonde, ene de la ordo Kolomboformaj.[2] Kiel multaj birdoj, ĉiuj Kolomboformaj estas monogamaj; tio estas, ili havas ununuran partneron samtempe. Malkiel plej granda parto de aliaj birdoj, tamen, ili kapablas trinki suĉante rekte akvon sen bezono fortiri la kapon malantaŭen. [1] Arkivigite je 2006-11-03 per la retarkivo Wayback Machine

La Pterokledojstepkokoj estis iam inkluditaj en tii ordo; sed lastatempe ili estas konsiderataj separate en la ordo Pterokloformaj kiel pli proksimaj al la vadbirdoj.[1]

Analizoj de Osteologio kaj DNA [3][4] indikas, ke la Dido kaj la Rodrigesa ermitkolombo pli bone estus konsiderataj kiel subfamilio Raphinae en la familio de Kolombedoj anstataŭ kiel propra familio.

Bildaro

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Columbiformes ĉe la Projekto por Malferma Katalogo