Koloradio

subŝtato de Usono

Koloradio[1]Kolorado[2] (angle Colorado [kaleRAdoŭ]) estas usona subŝtato. Ĝi fariĝis la 38-a subŝtato de Usono ekde la 1-a de aŭgusto 1876. Ĝia ĉefurbo kaj plej granda urbo estas Denvero.

Koloradio
Ŝtato de Koloradio
Ŝtata flago de KoloradioŜtata blazono de Koloradio
(Flago de Koloradio)(Blazono de Koloradio)
Ŝtata kromnomo: The Centennial State ("La Centjara Ŝtato")
Mapo de Usono kun Koloradio montrata
Aliaj subŝtatoj de Usono
ĈefurboDenvero
Plej granda urboDenvero
ŜtatestroJared Polis
(ekde 8-a de januaro 2019)
Areo269837 km² (8)
 - Akvo0 km² (0 %)
Loĝantaro (2020)
 - Loĝantaro5 773 714 (22-a)
 - Denso48,31 /km² (37-a)
Aliĝo
 - Dato1-a de aŭgusto 1876
 - Ordo38
HorzonoMontana Tempo:
UTC -7/-6
Latitudo37°N al 41°N
Longitudo102°03'U al 109°03'U
Larĝeco612 km
Longeco451 km
Alteco
 - Plej altaMonto Elbert (4401 m) m
 - Meza alteco{{{Meza}}} m
 - Plej malaltaRivero Arikaree (1101 m) m
Mallongigoj
 - USPSCO
 - ISO 3166-2US-CO
Retejocolorado.gov
vdr

Ĝia nomo venas de la rivero Kolorado.

Klimato

Klimatoj de Koloradio laŭ la klasifiko de Köppen kaj klimataj normaloj de 1991-2020.

Kiel la aliaj montaj ŝtatoj, Koloradio havas pli kompleksan klimaton ol aliaj partoj de Usono. La suda parto de la ŝtato ne ĉiam estas pli varma ol la norda. La plejparto de Koloradio konsistas el montaroj, montarbazoj, altaj ebenejoj, kaj dezertoj. La nordoriento, oriento, kaj sudoriento estas plejparte altaj ebenejoj, dum la nordo estas miksaĵo de altaj ebenejoj, montarbazo, kaj montaro. la nordokcidento kaj okcidento estas ĉefe montaj kun iom da dezertoj intermikse. La sudokcidento kaj sudo estas kompleksa intermikso de dezertaj kaj montaj lokoj. La montoj kaj valoj forte efikas al koloradiaj klimatoj.

Ekstrema vetero

Ekstremaj veteraj okazoj estas oftaj en Koloradio, kvankam signifa parto de la totalo okazas en la lokoj loĝataj de malplej da homoj. Granda parto de la ŝtato estas sekega, kun tutaŝtata averaĝo de nur 430 milimetroj da precipitaĵo. Malofte okazas, ke neniu parto de Koloradio estas en iu grado de akvomanko.[3] La malmulto de precipitaĵo kontribuas al la severo de incendioj. Gravaj incendioj en la lastaj jardekoj estis la Incendio de Hayman en 2002, la incendio de Fourmile Canyon en 2010, la Incendio de Waldo Canyon kaj Incendio de High Park en 2012, kaj la Incendio de Black Forest en 2013. En 2020 okazis la tri plej grandaj incendioj en la historio de Koloradio, la Incendio de Pine Gulch, la Incendio de Cameron Peak, kaj la Incendio de East Troublesome. La Incendio Marshall de 2021 detruis plej da homaj havaĵoj.

Faŭno

Ruĝa vulpo en la koloradia parto de la Roka Montaro.

Oftaj mamuloj de la montoj de Koloradio estas interalie (en grandaj kvantoj) hemionaj cervoj, sudokcidentaj ruĝaj tamiosciuroj, ormantelaj grundaj sciuroj, flavventraj marmotoj, alkoj (neindiĝenaj), pikaoj, kaj ruĝaj vulpoj.[4][5][6][7] La montarbazoj havas cervojn, vulpajn sciurojn, dezertajn silvilagojn, montajn silvilagojn, kaj kojotojn.[8][9] La prerioj estas la hejmo de antilokaproj, nigravostaj cinomusoj, la endanĝeraj amerikaj vulpoj, taksideoj, kaj preriaj leporoj.[10][11][12][13] La adoptado de kaptitaj mustangoj estas kulture akceptata kaj la urbo Cañon City havas la plej grandan mustangan adoptejon de la Usona Buroo pri Termastrumado.[14]

Gravaj urboj

Servoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Referencoj