Kompanio de la Hudsona Golfo

La Kompanio de la Hudsona Golfo (france Compagnie de la Baie d'Hudson, angle Hudson's Bay Company) estis originale komerca kolonia kompanio, fondita en Londono en 1670 cele al peltkomerco ĉirkaŭ la Hudsona Golfo. Ĝi ankoraŭ ekzistas hodiaŭ, kaj estas eĉ la plej malnova firmao de Nordameriko. La kompanio havis grandan influon en la historio de Kanado.

Kompanio de la Hudsona Golfo
negoco • entrepreno vd
Dum2-a de majo 1670 - nekonata/nuntempe
Jura formoakcia kompanio
FondintojPierre-Esprit Radisson • Médard des Groseilliers vd
SidejoBramptono
LandoKanado
Dungitoj70 000
Posedata deNRDC Equity Partners vd
filiaj kompaniojHudson's Bay • Puget Sound Agricultural Company • Simpsons vd
Posedataj kompaniojHudson's Bay • Zellers • Saks Fifth Avenue • Cadboro • Columbia • Fort Chesterfield • Princess Louise • SS Colvile • SS Grahame • SS Princess Louise • Lord & Taylor • Home Outfitters vd
TTTOficiala retejo
vdr

La kompanio hodiaŭ posedas multajn butikojn (ĉirkaŭ 250 en 2020, inkluzive de etaj vendejoj kaj grandaj magazenoj.) Ĝi posedas la markojn The Bay kaj posedis Zellers antaŭ ol ĝi fermiĝis, kaj havis proksimume 30000 dungitulojn en 2020.[1]

Magazeno La Baie, ĉe la strato Sainte-Catherine en Montrealo.

Referencoj