Komunista Partio de Hispanio

Komunista Partio de HispanioHispana Komunista Partio (PCE, Partido Comunista de España[1], hispane) estas la pli multnombra Komunista Partio de Hispanio, fondita en 1921, kiu nun estas parto de Unuiĝinta Maldekstro (IU, Izquierda Unida), ligo fondita en 1986 de pluraj maldekstraj partioj.

Komunista Partio de Hispanio
Partido Comunista de España
emblemo
politika partio en Hispanio • komunista partio
Komenco14-a de aprilo 1921 vd
Lando(j)Hispanio vd
SidejoMadrido
Ideologio

EŭrokomunismokomunismoMarksismo-leninismointernaciismorespublikismofederismofeminismolaikismo

Fondinto(j)Jules Humbert-Droz vd
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Enrique Santiago • José Luis Centella Gómez • Santiago Carrillo SolaresPasionaria • José Díaz • José Bullejos • César Rodríguez González • Antonio García Quejido • Gerardo Iglesias Argüelles • Julio Anguita • Francisco Frutos vd
Membro deEŭropa MaldekstroUnuiĝinta Maldekstro vd
FiliojCommunist Youth Union of Spain vd
PosedatojMundo Obrero • Nuestra Bandera vd
RetejoOficiala retejo
vdr
Komunista Partio de Hispanio
Partido Comunista de España
Emblemo de Komunista Partio de Hispanio
politika partio en Hispanio • komunista partio
Lando Hispanio
EstroJosé Luis Centella Gómez (prezidanto)
Enrique Santiago (ĝenerala sekretario)
Fondiĝo1921
Ĉefa sidejostr. Olimpo, 35. 28043 Madrid.
IdeologioEŭrokomunismo, komunismo, Marksismo-leninismo, internaciismo, respublikismo, federismo, feminismo, laikismo
ĴurnaloMundo Obrero
Junulara organizaĵoUJCE
Retejopce.es
vdr

Ĝi naskiĝis en la 1920-aj jaroj kiel apartiĝo de la socialisma partio PSOE kaj kiel alproksimiĝo al la politiko de la tiama Sovetunio. La partio estis relative modesta dum la 20-aj kaj komenco de la 30-aj jaroj, kaj ege kreskis dum la Hispana Enlanda Milito fine de tiu jardeko, kiam ĝi profitis la ĝeneralan engaĝon en la intercivitana milito (partoprenis la kontraŭfaŝisman lukton multaj komunistoj ĉe la Internaciaj Brigadoj), la rivalecon inter diversaj tendencoj, la maĥiavelismon kaj la apogon kaj politikan kaj perarmilan de la Sovetunio.

Dum la reĝimo de la generalo Francisco Franco, la partio havis siajn estrarojn for en ekzilo, sed supervivis ankaŭ en la interno kaj dum precizaj epokoj hegemoniis la kontraŭfrankisman lukton kiel fine de la 1950-aj jaroj kaj fine de la 1960-aj jaroj. Tiun hegemonion ili profitis je la fino de la 1970-aj jaroj je la komenco de la demokratia epoko por instaliĝi kiel la plej forta maldekstra politika partio. Ĝi forlasis la sovetian radikalecon kaj en ĝi pligraviĝis la tendenco konata kiel eŭrokomunismo. En la unuaj demokrataj balotoj, tamen, la rezulto ne estis tiom sukcesa, kaj ĝi akiris malpli da deputitoj ol la Socialista Partio. Tio kondukis al sinsekvo de internaj krizoj kaj al la perdo de influo en la ĝenerala politiko.

En 1986 la partio faciligis la formiĝon de koalicio nomata Unuiĝinta Maldekstro, en kies sino ĝi plu funkcias nuntempe. Post pli ampleksa koalicio kun la partio Podemos, nomata Unidas Podemos, du membroj de la partio deĵoras kiel ministroj en la nuna hispana registaro.

Ĝeneralaj sekretarioj

La ĉefa respondeculo de la partio estas la ĝenerala sekretario, dum la prezidanteco havas pli reprezentan rolon. Jen la listo de ĝeneralaj sekretarioj dum la historio

PeriodoĜenerala sekretario
1921-1923Antonio García Quejido
1923-1925César Rodríguez González
1925-1932José Bullejos
1932-1942José Díaz Ramos
1942-1960Dolores Ibárruri (La Pasionaria)
1960-1982Santiago Carrillo
1982-1988Gerardo Iglesias
1988-1998Julio Anguita
1998-2009Francisco Frutos
2009-2017José Luis Centella
2017-2018Provizora komisiono
De 2018Enrique Santiago

Iamaj aktivuloj

Referencoj