Konstanteno la 6-a

Konstanteno la 6-a (antikve-greke Κωνσταντῖνος ΣΤ′), kromnomita Konstanteno la Blindulo, estis bizancia imperiestro de la isaŭra dinastio naskiĝinta en 771 kaj mortinta en 797. Li regis de la jaro 780 ĝis sia morto. Li estis la filo de Leono la 4-a la Ĥazara kaj de ties edzino Irena de Ateno. Konstanteno estis kunimperiestro ĉe sia patro jam de 776 kaj sukcedis lin en 780. Lia patrino tamen fariĝis regentino pro lia junaĝo.

Konstanteno la 6-a
Persona informo
Naskiĝo14-an de januaro 771 (0771-01-14)
en Konstantinopolo
Morto19-an de aŭgusto 797 (0797-08-19) (26-jaraĝa)
en Konstantinopolo
ŜtatanecoBizanca imperio vd
Familio
DinastioSiria dinastio en la Bizanca imperio vd
PatroLeo la 4-a de Bizanco vd
PatrinoIrene de Ateno vd
Edz(in)oMaria of Amnia • Theodote vd
InfanojEuphrosyne • Leo vd
Profesio
Okupopolitikisto vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Li edziĝis kun Maria de Amnia en 788. La 18-an de aŭgusto 797, puĉistoj senditaj de sia ribelinta patrino invadis la imperian palacon de Konstantinopolo kaj krevis siajn okulojn. Konstanteno estis deportita ekster la urbo kaj enkarcerigita en monaĥejo, kie li rapide mortis verŝajne pro siaj vundoj.