Kuroŝivo

marfluo en nordokcidenta Pacifiko
(Alidirektita el Kuroŝia Fluo)

La Kuroŝivo[1] (japane 黒潮, kun signifo "nigra tajdo" kaj prononco ["kuroŝio"]), konata ankaŭ kiel NigraJapana Fluo (日本海流, Nihon Kairĝū) aŭ Nigra Marfluo, estas nord-fluanta, varma oceana marfluo en la okcidenta flanko de la Nordpacifika Oceanbaseno, fluanta norden oriente de Japanio. Ĝi estis nomita laŭ forta blua aspekto de sia akvo.

La oceanaj marfluoj ĉirkaŭ la Japana arkipelago: 1. Kuroŝivo. 2. Kuroŝiva etendo. 3. Kuroŝiva kontraŭfluo. 4. Cuŝima Fluo. 5. Tsugaru Fluo. 6. Sōya Fluo. 7. Oĝaŝia Fluo. 8. Lima Fluo.
La Japana maro kaj la Nordpacifika Oceanbaseno: la Kuroŝivo fluas norden oriente de Japanio

Simile al la Golfa Marfluo en Norda Atlantiko, la Kuroŝivo estas povega limokcidenta marfluo kiu transportas varman ekvatoran akvon polusdirekten kaj formas la okcidentan parton de la Nordpacifika Subtropika Turno. La Kuroŝivo havas gravajn efikojn al fizikajn kaj biologiajn procezojn de la Norda Pacifiko, kiel la transporton de nutraĵojn kaj sedimentojn, pacifikajn ŝtormojn kaj regionan klimaton, kaj la akvoformacion de Pacifika maniero.[2][3][4] Aldone, la grava nutrotransporto rezultas en biologia riĉa ekoregiono kiu subtenas gravan industrion de fiŝkaptado same kiel de diversaj marbestaj retoj. La Sudĉina maro ekzemple havas relative malaltajn nutrokoncentrojn en siaj supraj akvoj, sed diversaj demarŝoj plibonigis biologian produktivecon pro la Kuroŝia Fluo.[5] Pliiĝanta esplorado centrita ĉirkaŭ la reago de la Kuroŝiva Fluo al la klimata ŝanĝo antaŭvidas plifortigon en la surfacaj fluoj de tiu okcidenta limfluo kiu kontrastas kun la antaŭviditaj ŝanĝoj en la Golfa Marfluo de la Atlantiko.[6]

Notoj