Kurt Eisner

germana socialisma politikisto, ĵurnalisto kaj verkisto

Kurt EISNER, naskita la 14-an de majo 1867 en Berlino, murdita la 21-an de februaro 1919 en Munkeno (de Anton Arco-Valley), estis germana socialisma politikisto, ĵurnalisto kaj verkisto.

Kurt Eisner
Persona informo
Naskiĝo14-an de majo 1867 (1867-05-14)
en Berlino
Morto21-an de februaro 1919 (1919-02-21) (51-jaraĝa)
en Munkeno
Mortis prohommortigo vd
Mortis perpafvundo vd
Mortigita deAnton Graf von Arco auf Valley vd
TomboNova juda tombejo en Munkeno vd
Religiojudismo vd
Etnojudoj vd
Lingvojgermana vd
ŜtatanecoGermanio vd
Alma materAskana gimnazio, Berlino • Humboldt-Universitato en Berlino vd
PartioSocialdemokratia Partio de GermanioUnabhängige Sozialdemokratische Partei Deutschlands vd
Memorigilo Kurt Eisner
Profesio
Okupopolitikistoverkistoĵurnalisto vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Pavima monumento pri Eisner

Li estis membro de SPD, ekde 1917 de USDP. Historian signifon li akiris kiel gvidanto de la novembra revolucio de 1918 en Bavario, kaj kiel unua ĉefministro de la Popola Ŝtato de Bavario, proklamita de li post la unua mondmilito. La revolucio malmultajn semajnojn post lia murdiĝo kondukis al la fondo de la (mallongdaŭra, de aprilo ĝis majo 1919) Munkena Soveta Respubliko.