La Madeleine (Parizo)

Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn La Madeleine (Nord) kaj La Madeleine (stacidomo).

L'église de la Madeleine (franclingva prononco: [leɡliːz də la madəlɛn], Preĝejo de Magdalena; pli formale, L'église Sainte-Marie-Madeleine; malpli formale, simple La Madeleine) estas romkatolika preĝejo kiu okupas elstaran lokojn en la 8-a arondismento de Parizo, Francio.[1][2] La preĝejo Madeleine estis desegnita laŭ sia nuntempa formo kiel templo por la glorio de la armeo de Napoleono. Je ties sudo kuŝas la Placo Concorde, oriente la Placo Vendôme, kaj okcidente la preĝejo de Sankta Aŭgusteno.

La Madeleine
Église de la Madeleine
kristana preĝejo
Bazaj datoj
Konstrustilonovklasika arkitekturo vd
Estiĝo1845
Adreso
UrboParizo
LandoFrancio vd
Situo8-a arondismento de Parizo
Adreso14 rue de Surène, 75008 Paris
Situanta surplace de la Madeleine
Poŝtkodo75008
Situo
Geografia situo, 2° 19′ 28″ O (mapo)48.872.324444444444448° 52′ 12″ N, 2° 19′ 28″ O (mapo) [+]
La Madeleine (Parizo)
La Madeleine (Parizo)
DEC
La Madeleine
La Madeleine
Situo de La Madeleine
Map
La Madeleine
Posedata demunicipality of Paris vd
Retejohttps://lamadeleineparis.fr
vdr
Preĝejo La Madeleine.

Priskribo

La Madeleine estis konstruita en novklasika stilo kaj estis inspirita de la multe pli malgranda Maison Carrée en Nîmes, nome unu el la plej bone konservita el ĉiuj el Romiaj temploj. Ĝi estas unu el la plej fruaj grandaj novklasikaj konstruaĵoj kiuj imitas la tutan eksteran formon de Romia templo, kaj ne nur la portikan fronton. Ties kvindek du korintstilaj kolonoj, po 20 metrojn altaj, ĉirkaŭas la tutan konstruaĵon. La frontona skulptaĵo de la Lasta juĝo estis farita de Philippe Joseph Henri Lemaire, kaj la elbronzaj pordoj montras reliefojn reprezentantajn bildojn pri La Dekalogo. La konstruaĵo estas 108 metrojn longa kaj 43 metrojn larĝa.[3][4]

Bildaro

Notoj

Eksteraj ligiloj