La libroj de ĝangaloj

La libroj de ĝangaloj (1894-1895, The Jungle Books) estas duparta libro de aventuremaj rakontoj kaj noveloj, kiujn verkis angla verkisto Rudyard Kipling, portanto de Nobel-premio pri literaturo por la jaro 1907. La unua parto estis eldonita en la jaro 1894 sub nomo Libro de ĝangaloj (The Jungle Book) kaj je unu jaro pli poste sekvis daŭrigo kun titolo La dua libro de ĝangaloj (The Second Jungle Book). Sed la fiksita nuntempa eldonista praktiko estas tia, ke ambaŭ partoj estas kutime eldonita en unu volumo.

The Jungle Book
novelaroliteratura verko
Aŭtoroj
AŭtoroRudyard Kipling
Lingvoj
Lingvoangla lingvo
Eldonado
Eldondato1894
LokoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
EldonejoMacmillan Publishers
Ĝenrodidactic literature • rakontado
Loko de rakontoBarato • Lost city
vdr
The Second Jungle Book, angla eldono el la jaro 1895.

Priskribo

La rakontoj okazas (krom unu el la unua libro kaj unu el la dua libro) en la pluvarbaroj de Hindio kaj moviĝas ĉirkaŭ la rilatoj de bestoj kaj homoj, ĉu temas pri frateco (Moŭgli-rakontoj), amikeco ("Riki-Tiki-Tabi") aŭ mortigo (La blanka fokedo). Multaj el la rakontoj fanfaronas pri matura tono kaj inkluzivas sufiĉe da perforto, supozeble kun la celo doni realisman senton. Ĉiu rakonto estas akompanata de poemo rilata al ĝi. La plej konataj el la rakontoj estas la tri rakontoj de la unua libro kiuj traktas la forlasitan Moŭgli kromnomata "homan hundidon" kreskigitan fare de hindaj lupoj en la hinda ĝangalo. La inspiro por la rakontoj venis de la vizito de Kipling al Penc Nacia Parko en Barato.

Enhavo de unuopaj libroj

La ĉefrolulo estas Moŭgli, homa knabo kreskanta inter la bestoj de la ĝangalo, nome sovaĝinfano. Malamiko de li estas la tigro Ŝir H.

La libro de ĝangaloj

  • La fratoj de Maŭglí
  • La ĉasanta Ká
  • Tigro! tigro!
  • La blanka otario
  • Rikki-tikki-tavi
  • Tumai, ŝatanto de elefantoj
  • Servistoj de Ŝia Moŝto

La dua libro de ĝangaloj

  • Kie aperis timo
  • Miraklo de Purun Bhagat
  • Invado de ĝangalo
  • Tombistoj
  • Ankuso de reĝo
  • Quiquivern
  • Rustkolora hundo
  • La printempa kurado

Filmigoj

  • The Jungle Book (Libro de ĝangaloj), Usono 1942, reĝisoro Zoltan Korda, en rolo de Maŭgli Sabu Dastagir,
  • Maugli (Maŭglí), Sovetunio 1967, reĝisoro Roman Davydov kaj A. Zorina, animea filmo,
  • The Jungle Book Usono 1967, produktoro Walt Disney, reĝisoro Wolfgang Reitherman, animea filmo,
  • The Jungle Book Usono 1994, reĝisoro Stephen Sommers, en rolo de Maŭgli Jason Scott Lee,
  • The Second Jungle Book: Mowgli & Baloo (La dua libro de ĝangaloj: Maŭglí kaj Balú), Usono 1997, reĝisoro Duncan McLachlan, en rolo de Maugli Jamie Williams,
  • The Jungle Book 2 (Libro de ĝangaloj 2), Usono 2003, produktoro Walt Disney, reĝisoro Steve Trenbirth, animea filmo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj