La protestanta etiko kaj la spirito de kapitalismo

libro de Max Weber

La protestanta etiko kaj la spirito de kapitalismo (originale germane Die protestantische Ethik und der Geist des Kapitalismus) estas libro verkita de Max Weber, germana sociologo, ekonomikisto, kaj politikisto. Dekomence serio de eseoj, la origina germana teksto estis komponita en 1904 kaj 1905, kaj estis tradukita en la anglan la unuan fojon fare de Talcott Parsons en 1930.[1] Ĝi estas konsiderata fonda teksto en ekonomia sociologio kaj sociologio ĝenerale.

Die protestantische Ethik und der Geist des Kapitalismus
Kovrilo de eldono de 1934
Kovrilo de eldono de 1934
skribita verko
Aŭtoroj
AŭtoroMax Weber
Lingvoj
Lingvogermana lingvo
Eldonado
Eldondato1905
Ĝenronefikcio
HonorigojInternational Sociological Association Books of the Century
vdr

En la libro, Weber verkis ke kapitalismo en Norda Eŭropo evoluis kiam la protestanta (precipe kalvinisma) etiko influis grandajn nombrojn de personoj por engaĝiĝi en laboro en la normala (nereligia) mondo, disvolviĝante siajn proprajn entreprenojn kaj engaĝiĝante en komerco kaj al la akumulado de riĉo (kapitalo) por investado. En aliaj vortoj, la protestantisma laboretiko estis grava forto malantaŭ la neplanita kaj nekunordigita urĝo[2] de moderna kapitalismo. Tiu ideo estas konata ankaŭ kiel "Protestanta Etikotezo."[3]

En 1998 la Internacia Sociologia Asociacio listigis tiun verkon kiel la kvara plej grava sociologia libro de la 20a jarcento.[4]

Notoj

Bibliografio

  • Albrow, Martin. (1990). Max Weber’s Construction of Social Theory. London: MacMillan
  • McKinnon, AM. (2010). 'Elective affinities of the Protestant ethic: Weber and the chemistry of capitalism'. Sociological Theory, vol 28, no. 1, pp. 108–126.[5]
  • O’Toole, Roger. (1984). Religion: Classical Sociological Approaches. Toronto: McGraw Hill.
  • Parkin, Frank. (1983). Max Weber. London and New York: Routledge
  • Poggi, Gianfranco. (1983). Calvinism and the Capitalist Spirit: Max Weber’s Protestant Ethic. Amherst: University of Massachusetts Press

Eksteraj ligiloj