Ladislao la 4-a (Hungario)

Ladislao la 4-a, kiun la hungaroj nomumas "Ladislao La Kumana" estis hungara reĝo inter 1272-1290.

Ladislao la 4-a
Reĝo de Hungario kaj Kroatio
Regado12721290
Persona informo
Naskiĝo5-an de aŭgusto 1262 (1262-08-05)
en nekonata valoro
Morto10-an de julio 1290 (1290-07-10) (27-jaraĝa)
en Körösszegapáti
ŜtatanecoHungario vd
Partiopolitikisto antaŭ la ekesto de politikaj partioj vd
Familio
DinastioÁrpád-dinastio vd
PatroStefano la 5-a vd
PatrinoElizabeth the Cuman vd
GefratojAnna of Hungary • Mary of Hungary • Elizabeth of Hungary, Queen of Serbia • Catherine of Hungary, Queen of Serbia vd
Edz(in)oElizabeth of Sicily vd
Profesio
Okupopolitikistomonarko vd
Reĝo de Hungario kaj Kroatio
Dum12721290
AntaŭuloStefano la 5-a
SekvantoAndreo la 3-a
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Ornama bildo pri Ladislao la 4-a
Skulptaĵo pri Ladislao la 4-a
Bildo pri Ladislao la 4-a

Li naskiĝis post 5 fratinoj en 1262 kaj mortis en 1290. Lia patro estis reĝo Stefano la 5-a, lia patrino estis kumana princino. Dum la fruaj infanaj jaroj Ladislao spertis oftajn konfliktojn pri la regado. En 1270 jam li devis edziĝi. Post 2 jaroj banuso forrabis lin, pro tio lia patro mortis. Post diversaj konfliktoj li tamen iĝis reĝo en 1272. Mateo Csák kaj aliaj bienuloj volis akiri la potencon. En 1274 la reĝo denove estis kaptita, sed la alia rivalo Mateo Csák liberigis lin. Dume la ĉeĥa reĝo okupis diversajn hungarajn fortikaĵon (ekzemple Győr), kiun la hungaroj reokupis. En 1277 Ladislao ne povis reokupi Kőszeg-n sed en la sekva jaro helpe de kumanoj li venkis la ĉeĥojn. En 1279 li jam firme regis Hungarion. Tiam altrangulo alvenis de la papo pro la kumanoj. Denove iĝis konfliktoj kun la kumanoj, fine Ladislao venkis ilin en 1282.

En 1285 la tataroj atakis la landon, ili atingis eĉ Pest. Kelkaj supozis, ke la tataroj alvenis pro peto de Ladislao. En 1290 la kumanoj murdis la dormantan reĝon.

Pri lia vivo prezentiĝis moderna opero en Hungario.

Bildo pri murdo de Ladislao la 4-a