Lajos Gáll

Lajos GÁLL [gAl] rumania hungara atleto, maratonisto. Li naskiĝis en Csíkdánfalva la 9-an de majo 1909 kaj mortis la 14-an de septembro 1944 en Korond.

Kariero

Lajos Gáll estis tajloro en Braŝovo. En 1932 li iĝis la tria en Ateno en la atletika ĉampioneco de Balkano, ormedalisto en la maratona kurado, en 1933 denove. Poste li fariĝis landa ĉampiono. En 1935 li iĝis triafoje Balkan-ĉampiono en Istanbulo en la maratona kurado. En eŭropa maratona konkurso de Košice li iĝis la tria. En 1936 li reprezentis Rumanujon en Olimpikaj ludoj de Berlino. En Bukareŝto en 1937 en Balkan-ĉampioneco li estis la tria. Inter 1940 kaj 1944 li dufoje fariĝis la tria en Maratono de Košice. En 1944 li fuĝis el armeo. Li estis ekzekutita de sovetaj soldatoj proksime de Korond.

Fonto