Laktobovino

Laktobovino (nomita ankaŭ laktoproduktaj bovinoj) estas rasoj de bovoj bredataj pro ties kapablo produkti grandajn kvantojn da lakto, el kiuj oni produktas siavice laktaĵojn.Laktobovinoj ĝenerale estas el la specio Bos taurus.[1]

Holstein Frisa, la hegemonia raso en industriigita laktoproduktado nuntempa.
Maŝinara melkado

Historie, estas malmulta distingeblo inter laktobovinoj kaj viandobovoj, ĉar ofte la sama raso estas uzata por produktado kaj de viando kaj de lakto. Nuntempe, la bova industrio estas pli specializita kaj plej laktobovinoj estis bredataj por produkti grandajn volumojn da lakto. La usonaj laktobovinoj produktis 83.9 mil milionojn da kg da lakto en 2007, el antaŭaj 52.6 mil milionojn da kg en 1950,[2][3] kvankam estis nur ĉirkaŭ 9 milionoj da bovinoj en la usonaj farmoj — ĉirkaŭ 13 milionoj malpli ol en 1950.[3]

Tradicie, havi laktobovinon estis grava rimedo por farmaj familioj kaj foje estis savo dum sezonoj de malsatoj. En Hispanio tiu afero temis en tradicia popolkanto nome "Mi havas laktobovinon" kiu disvastiĝis ankaŭ en esperanta versio en Esperantujo.

Notoj