Le Cinquième Élément

Le Cinquième Élément, aŭ angle The Fifth Element (La kvina elemento) estas franca filmo de Luc Besson, aperinta en 1997.

Le Cinquième Élément
filmo
Originala titoloThe Fifth Element, Le Cinquième Élément
Originala lingvoangla lingvo
Kina aperdato7 maj. 1997, 9 maj. 1997, 22 aŭg. 1997, 28 aŭg. 1997, 7 maj. 1997, 1997
Ĝenrosciencfikcia filmo, aventura filmo, komedia filmo, agfilmo, fantasta filmo, malutopia filmo, spekulativa filmo
KameraadoThierry Arbogast
Reĝisoro(j)Luc Besson
Produktisto(j)Patrice Ledoux
ScenaroRobert Mark Kamen • Luc Besson
Filmita enIslando • Londono • Pinewood Studios
Loko de rakontoNov-Jorko
Muziko deÉric Serra
RolantojBruce Willis • Gary Oldman • Milla Jovovich • Chris Tucker • Ian Holm • Tricky • Lee Evans • Luke Perry • Brion James • Mathieu Kassovitz • John Neville • Sibyl Buck • Charlie Creed-Miles • Christopher Fairbank • Gin Clarke • Jerome Blake • John Bennett • John Hughes • Mia Frye • Richard Ashton • Tom Lister • Maïwenn Le Besco • John Sharian • Kamay Lau • Tim McMullan • Indra Ové • John Bluthal • Shaun Davis • Stacey McKenzie • Ève Salvail • Frank Senger • Lenny McLean • Sonny Caldinez • Kim Chan • Sam Douglas • Anthony Chinn • Richard Leaf • Julie T. Wallace • Mac McDonald • Nicole Merry • Vincenzo Pellegrino • Michael Culkin • Jason Salkey • David Kennedy • Marie Guillard • Ivan Heng • Alan Ruscoe • Christopher Adamson • Al Matthews
Produktinta firmaoGaumont 
Columbia Pictures
HonorigojBAFTA Award for Best Special Visual Effects • César Award for Best Cinematography • César Award for Best Director • César Award for Best Production Design
IMDb
vdr

Rakonto

Egiptio, 1914. Du serĉantoj malkovras la ekziston, krom akvo, aero, tero kaj fajro, de kvina elemento, kiu sola povos savi la mondon. Tiu sekreto estas protektata de Mondoshawan, estaĵoj venintaj el alia galaksio, kiuj foriras kun la promeso reveni tricent jarojn poste, kiam Malbono denove alvenos.

Tri jarcentojn poste, en nov-jorka megalopolo, la prezidento kaj ties ĉefa stabo donas maksimuman alarmon pro alproksimiĝo de giganta fajro-bulo, kiu estas detruonta la planedon. Unu el la konsilantoj, pastro Cornelius, tiama terana gardanto de la sekreto, konfirmas, ke la sola rimedo estas posedata de la Mondoshawan. Sed ilia veturilo estas detruita de Mangalores. Tie postvivas embria maso, kiu prenita de militistoj transformiĝas en belegan rufan junan virinon, Leeloo (Leeloo Mina Lekatariba Laminatcha Ekbat D Sebat). Timigita, ŝi eskapas el la stabejo antaŭ ol fali sur la taksion de Korben Dallas, kiu veturas en la aera spaco de la civito, kiel ĉiuj aliaj multnombraj veturiloj. Defendante ŝian kaŭzon, Korben, eks-agento de sekurecaj fortoj, helpas ŝin forkuri de ŝiaj postsekvantoj kaj kondukas ŝin al pastro Cornelius, kiu rekonas ŝin kiel… la kvinan elementon. Ili devos triope retrovi kofron entenantan kvar ŝtonojn, kiuj estis forrabitaj de la hidaj Mangalores je la nomo de la potenca Zorg, servisto de Malbono.

Teĥnikaĵoj

  • Titolo: Le Cinquième Élément
  • Angla titolo: The Fifth Element
  • Reĝisoro: Luc Besson
  • Scenaro: Luc Besson kaj Robert Mark Kamen
  • Produktoro: Patrice Ledoux por Gaumont
  • Muziko: Éric Serra
  • Filmita en la angla
  • Filmo por ĉiaj spektantoj en Francio; PG-13 por MPAA (Motion Picture Association of America)

Rolularo

Pri la filmo

  • Luc Besson atentis, ke la filmo estu de franca nacieco koncerne plurajn kriteriojn de elekto, tiel koncerne la financan parton, kiun Gaumont plene respondecis, kiel koncerne la elekton de francoj ĉe respondecaj teĥnikaj postenoj (foto, muziko, muntado, ktp.) konsiderataj por CésarOskaroj. Tiu kategoriigo ebligas al la filmo ricevi mon-helpon de CNC (Centre national de la cinématographie).

Rekompencoj

  • César por plej bona reĝisoro 1998: Luc Besson
  • César por plej bona foto 1998: Thierry Arbogast
  • César por plej bona dekoro 1998: Dan Weil
  • BAFTA por plej bonaj trukoj 1998: Mark Stetson, Karen E. Goulekas, Nick Allder, Neil Corbould kaj Nick Dudman

Eksteraj ligiloj