Leo White

Leo WHITE (10a de Novembro, 1882 – 20a de Septembro, 1948) estis germandevena angl-usona aktoro de kino kaj teatro, kiu aperis kiel rolulo en multaj filmoj de Charlie Chaplin.

Leo White
Persona informo
Naskiĝo10-an de novembro 1882 (1882-11-10)
en Grudziądz
Morto20-an de septembro 1948 (1948-09-20) (65-jaraĝa)
en Glendale
Lingvojangla vd
ŜtatanecoUsonoGermana Imperiestra Regno vd
Profesio
Okuposcenaristo • filmaktoro • filmreĝisoroaktoro • reĝisoro vd
Aktiva dum1911– vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Li startigis sian kinan karieron en 1911 kaj en 1913 li translokiĝis al Essanay Studios. En 1915, li ekaperis en komikaj filmoj de Chaplin kaj plue en la komedioj de Chaplin ĉe Mutual Films. Lia lasta apero en filmo de Chaplin estis malgranda rolo en The Great Dictator, publikigita en 1940.[1]

Antaŭ sia morto en 1948, White jam estis aperinta en ĉirkaŭ 400 filmoj. Li estis entombigita en Glendale (Kalifornio).

Notoj