Leopold Dreher

krakova advokato kaj esperantisto

Leopold DREHER, (pseŭdonomo: Leo Turno) hebreo, doktoro, advokato. Naskiĝis en la 24-a de oktobro 1896 en Krakovo en la familio de Abraham Aron Dreher kaj Breindel Lea Rabinowicz[1]. Aktiva cionisto, multe verkis en la antikva hebrea lingvo. Esperantisto de 1911. En 1912 dum la Universala Kongreso en Krakovo li jam estis ano de la organiza komitato. En 1918 li instigis al eldono de Esperanta Voĉo kaj estis la redaktanto dum kelkaj jaroj. Ano de la ekzekutiva komitato de PED. Lia unua tradukaĵo aperis (el la germana) en 1913 en Juna Esperantisto. Poste multaj aperis en Pola Esperantisto, Esperanta Voĉo, Esperanto Triumfonta, Heroldo de Esperanto, k.a. Li verkis ankaŭ prilingvajn studartikolojn. En 1922 aperigis kompletan lernolibron por poloj, (eliris 4 eldonoj), en 1928 Supera Kurso de Esperanto, en 1931 anekdotaron Studo per Rido. Multaj kursoj. Lingva Komitatano. Kunlaboranto de Enciklopedio de Esperanto[2].

Leopold Dreher
Persona informo
Naskiĝo24-an de oktobro 1896 (1896-10-24)
en Krakovo,  Aŭstrio-Hungario
Morto1941
en Lvivo,  Dua Pola Respubliko
Mortis prohommortigo vd
LingvojEsperantohebreapolajidogermana vd
LoĝlokoKrakovo • Lvova geto vd
ŜtatanecoDua Pola RespublikoPollando vd
Familio
PatroAbraham Aron Dreher vd
PatrinoBreindel Lea Rabinowicz vd
GefratojZygmunt Dreher • Sara Chaja Dreher vd
Profesio
Alia nomoLeo Turno vd
Okupoesperantistoadvokato vd
Verkado
VerkojSupera kurso de Esperanto vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Portreto de Leo Turno far Oskar Lazar, 1925

Li estis murdita en lviva geto en 1941[3].

Verkoj

 Nia konata pola L. K.-ano Turno verkis malmultekostan vortareton E.-polan kaj polan E an. 
— Aŭstria Esperantisto (revuo) n.83 (jan 1932)

Referencoj

Eksteraj ligiloj