Ligdan Ĥano

Ĥutugtu Ĥano (mongole Хутагт Хаан; ĉine 呼圖克圖汗, denaske Ligdan (mongole Лигдэн; ĉine 林丹}, estis Ĥagano de Nordĝuana dinastio, reganta el 1604 ĝis 1634. Lia nepopulara regado generis violentan opozicion pro siaj akraj restriktoj super la mongolaj triboj. Lia alianco kun la Ming dinastio, patroneco de la Tibeta Budhismo ĉe la Ĉaĥaroj kaj la reorganizado de la mongolaj politikaj dividaĵoj estis neefikaj kiam la malfrua Dinastio Jin iĝis la ĉefa povo en Orienta Azio.

Ligdan Ĥano
Persona informo
Naskiĝo1-an de januaro 1558 (1558-01-01)
en Mongolio
Morto1-an de januaro 1634 (1634-01-01) (76-jaraĝa)
en Gansuo
Mortokialovariolo
Familio
PatroMangghus
Edz(in)oNoble Consort Yijingda • Consort Yanqinggong Shu
InfanojEjei Khan • Abunai
Okupo
Okupoĥano
vdr

En 1618, Ligden subskribis traktaton kun la Ming dinastio por protekti sian nordan limon el la Manĉuoj kontraŭ miloj de taeloj el arĝento. Li ricevis ĉiujaran pagon de 40 000 taeloj de arĝento en 1620. Sog Zaisai, suda ĥalĥa nobelo, princo Sanasarai de Ĥorĉin, kaj Paghŭa de Jarud atakis la malfruan Jin kun pli ol 10 000 ĝis 50 000 homoj por helpi al Ming en Aŭgusto 1619, sed ili estis venkegitaj. Ĉar la malfrua Jin deziris uzi la mongolojn kontraŭ Ming, ili konvinkis siajn estrojn, inklude Ligdan, por alianciĝis kun ili.