Linukso-libera

GNU Linukso-libera (hispane Linux-libre) estas projekto, kiu publikigas kaj konstruadas modifitajn versiojn de la kerno Linukso, al kiuj foriĝis ĉiun programaron, kies fontkodo estas neinkludita, malklarita aŭ mallibera. Tiuj kodpartoj nomiĝas duumaj malliberumoj kaj baze konsistas el integrita programaro (angle firmware) mallibera, disdonita nur duume.

GNU Linukso-libera
Freedo, la oficiala simbolbesto de Linukso-libera

AŭtoroFSF Latin-Ameriko
Lasta stabila versio6.8.8-gnu
ProgramlingvoC, asembla lingvo
ProgramtipoKerno
PermesiloGPL
Retejohttp://linux-libre.fsfla.org
vdr

La oficiala versio de la kerno Linukso enhavas malliberan programaron, forme de duuma integrita programaro malkun sia fontkodo.[1][2]

Linukso-libera estas subtenata kaj publikigata de la Latin-Amerika Liber-Programara Fondaĵo (FSFLA).

Forigo de nelibera integrita programaro

La forigo de la neliberaj partoj de la kerno Linukso atingiĝas per la uzo de skripto nomita «deblob-main». Ĉi tiu skripto estas inspirita de tiu uzata de gNovaSenso; Jeff Moe malantaŭe modifis ĝin por kovri kelkajn bezonaĵojn por ĝia uzo en la distribuaĵo BLAG.

Estas ankaŭ alia skripto nomita «deblob-check», kiu uziĝas por certigi ĉu fontdosiero, fliko aŭ pakaĵo kernajn, ankoraŭ enhavas fakte aŭ suspektinde malliberan kodon.[3][4][5]

Distribuaĵoj de GNU/Linukso, kiuj uzas Linukson-liberan

La malantaŭaj distribuaĵoj de GNU/Linukso uzas Linukson-liberan kiel kerno:[6]

Krom, la malantaŭaj distribuaĵoj de GNU/Linukso celas inkludi Linukson-liberan kiel sia kerno:[6]

  • Musix
  • dyne:bolic

Disponebleco por aliaj distribuaĵoj de GNU/Linukso

La fontkodoj kaj la antaŭkompilitaj pakaĵoj de malsamaj versioj de la purigita kerno, agnoskitaj de la projekto Linukso-libera, disponebliĝas en la respektivaj paĝoj de la diversaj distribuaĵoj aŭ unuopaj programistoj.[6]

Freed-ora estas subprojekto de Linukso-libera, kiu pretigas kaj subtenas pakaĵojn RPM liberaj bazitaj de la kernoj de Fedoro.[7]

Ankaŭ ekzistas antaŭkompilitaj pakaĵoj por Debiano kaj derivitaj distribuaĵoj, kia gNovaSenso kaj Ubuntu.[8][9][10][11][12]

realtime-aj versioj

La liberaj kernoj konstruitaj de Musikso GNU+Linukso, dyne:bolic GNU/Linukso kaj VENENUkso GNU/Linukso propras por esti kompilitaj por labori realtime-e, kio plirendimentigas ilin por plurmedia redakto.[13][14]

Simbolbestoj de Linukso-libera

  • Stux: estis la unua simbolbesto, estas foto de pingveno pura, pendita por ke ĝi sekiĝu post lavado. Fotis ĝin Lewis Laë, kiu permesis al FSFLA uzi ĝin en ĝia TTT-ejo, sed ĝi ne havas liberan permesilon.[15][16]

Fariĝis voko al bildigistoj kaj grafikdesegnistoj, por krei simbolbeston, kiu montru la liberecon ekhavitan per la pingveno. Ĉar Stux, kvankam montriĝas pura, restas enkatenita.[15]

La simbolbestoj, kiuj kreiĝis pro la voko, kaj kiuj montriĝas en la retpaĝaro de la Projekto Linukso-libera estas:

  • Freetz: bildigita de Burnaron, figuras liberan pingvenon, kiu ĵus elduŝejiĝis, per du versioj: rastruma kaj streka.[17][18]
  • Lux: bildigita de Guillaume Pasquet, figuras pingvenon sankte puran, estas pingveno kun anĝelflugiloj kaj sanktaŭreolo, farita baze de Tux, bildigita de Larry Ewing, oficiala simbolbesto de la kerno Linukso defaŭlta. Per du versioj: rastruma kaj vektora.[19]
  • GNU levitanta kaj Lux: estas komponaĵo farita de Alexandre Oliva, de la GNU levitanta, unu el la logotipoj de la projekto GNU, kiu ludas fluton por liberigi al Lux levitiganta ĝin fore de la kaĝo, kie ĝi estis mallibera. Per du versioj: rastruma kaj vektora.[20]
  • Freedo: estas la nuna simbolbesto de la projekto Linukso-libera, estas modifita versio de Freetz, farita de Rubén Rodríguez Pérez. Ekzistas du versioj, la alternativa estas versio grize, por printado, kreita de Fernando.[21][22][23]

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Pakaĵoj

Distribuaĵoj