Lise Meitner

Lise MEITNER (naskiĝis je la 7-a de novembro 1878 en Vieno kaj mortis je la 27-a de oktobro 1968 en Cambridge, Anglio) estis fizikisto.

Lise Meitner
Persona informo
Elise Meitner
NaskonomoElise Meitner
Naskiĝo7-an de novembro 1878 (1878-11-07)
en Vieno
Morto27-an de oktobro 1968 (1968-10-27) (89-jaraĝa)
en Kembriĝo
TomboSt James Churchyard vd
Religiojudismo • Evangelia Eklezio de Aŭsburga Kredkonfeso en Aŭstrio vd
Lingvojjapana vd
ŜtatanecoCislajtioAŭstrioSvedio vd
Alma materUniversitato de VienoAkademisches Gymnasium (Vieno) vd
Subskribo Lise Meitner
Memorigilo Lise Meitner
Familio
PatroPhilipp Meitner vd
PatrinoHedwig Meitner vd
GefratojAuguste Meitner • Frida Frischauer-Meitner • Fritz Meitner vd
Edz(in)o
ParencojOtto Frisch vd
Profesio
Okuponuklea fizikisto • universitata instruisto • kemiistofizikisto vd
Laborkampofiziko vd
Aktiva enStokholmoKembriĝo vd
Doktoreca konsilistoFranz-Serafin Exner • Ludwig Boltzmann vd
Verkado
Verkojmalkovro ❦
discovery of nuclear fission vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi studis kaj doktoriĝis en sia hejmurbo kaj transloĝiĝis je 1907 al Berlino, kie ŝi konatiĝis kun la kemiisto Otto Hahn. Ambaŭ sciencistoj dum 30 jaroj kune esploris la fenomenon de la radioaktiveco kaj malkovris en 1918 la elementon 91, protaktinio (Pa).

En 1938 Meitner, kiu, malgraŭ sia protestanta kredo, estis klasigita kiel judino laŭ la naziaj rasaj legoj, fuĝis de la nazioj al Svedio, kie ŝi daŭrigis siajn esplorojn. En februaro 1939 ŝi publikigis la fizikan klarigon por la nuklea fendado, kies principojn ŝi kune kun Hahn estis esplorinta.

En la jaro 1945 Hahn estis honorata per la Nobel-premio pri fiziko sed Meitner ne. Tiu ĉi eraro parte korektiĝis, kiam Hahn kaj Meitner kune gajnis la Premion Fermi en 1966. La elemento 109 honore al la sciencistino estis nomata mejtnerio. Kaj asteroido 6999 honore al la sciencistino estis nomina 6999 Meitner.

Bildaro

Eksteraj ligiloj