Litova nacia teamo de futbalo

vira nacia teamo de futbalo

La litova nacia teamo de futbalo estas la landa vira teamo de la Litova Futbala Federacio (litove Lietuvos Futbolo Federacija). Ekde 2003 trejnisto de la teamo estas Algimantas Liubinskas.

Litova nacia teamo de futbalo
emblemo ekde 2009
emblemo ekde 2009
asocioLietuvos futbolo federacija
Litova Futbal-Federacio
konfederacioUEFA
manaĝeroEdgaras Jankauskas
golreĝoTomas Danilevičius (19)
stadionoS.Dariaus ir S.Girėno stadionas
S.Dariaus kaj S.Girėno stadiono
FIFA kodoLTU
unua matĉoFlago de Litovio Litovio 0-5
 Estonio
1923
plej granda gajnoFlago de Litovio Litovio 7-0
 Estonio
1995
plej granda perdo Egiptio 10-0
Flago de Litovio Litovio
1924
Futbala Mondpokalo
aperoj0
Eŭropa Futbal-Ĉampionado
aperoj0
v • d • r

Litovio estas laŭ la nombro de loĝantoj kompare eta lando de Eŭropo, kaj enlande basketbalo estas multe pli populara sporto ol futbalo. Tamen la litova teamo ekde sia unua internacia maĉo dum 1923 kontraŭ la teamo de Estonio laŭ siaj fortoj kunkonkurencis en internaciaj turniroj, interalie la Somera Olimpiko 1924, ĝis dum junio 1940 la demokratia Respubliko Litovio estis perforte konkerita de la armeo de Sovetunio, kaj la lando sekve estis aneksita. Dum la sekvaj 50 jaroj, ĝis la jaro 1990, litovaj futbalistoj partoprenis en la sovetunia nacia teamo de futbalo.

Post la reakiro de ŝtata sendependeco la refondita litova nacia teamo de futbalo la 27-an de majo 1990 havis sian unuan internacian matĉon, samkiel dum la unua fazo de ŝtata sendependeco, kontraŭ la same ĵus refondita teamo de Estonio.

La litova teamo ĝis nun ne sukcesis kvalifikiĝi por tuniroj pri la Futbala Mondpokalo aŭ pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado.

Aparte prestiĝaj matĉoj estis kontraŭ la multe pli fortaj teamoj de Germanio la 29-an de marto 2003 kaj Italio la 2-an de septembro 2006, kiun la litova teamo per rezulto de ambaŭfoje 1:1 sukcesis ne malvenki.

Aktuale, la trejnisto de la nacia teamo estas Edgaras Jankauskas, kaj la teamestro estas Simonas Paulius.

la emblemo ĝis 2008

Konataj futbalistoj

  • Valdas Ivanauskas, dum la 1990-aj jaroj interalie ĉe la germana klubo Hamburger SV
  • Edgaras Jankauskas, futbalisto ĉe la portugala klubo FC Porto
  • Aurelijus Skarbalius, rekorda futbalisto de la nacia teamo
  • Gintaras Staučė, futbalisto ĉe la germana klubo MSV Duisburg
  • Dmitrijus Guscinas, futbalisto ĉe la germana klubo VfL Osnabrück
  • Igoris Morinas, futbalisto ĉe la germanaj kluboj Hannover 96, 1. FSV Mainz 05 kaj SSV Jahn Regensburg


Eksteraj ligiloj