Lotte Lenya

Lotte LENYA [lote lenja] (realnome: Karoline Wilhelmine Charlotte BLAMAUER; naskiĝis la 18-an de oktobro 1898; mortis la 27-an de novembro 1981) estis aŭstra aktorino kaj kantistino.

Lotte Lenya
Persona informo
NaskonomoKaroline Wilhelmine Charlotte Blamauer
Aliaj nomojLotte Lenya
Naskiĝo18-an de oktobro 1898 (1898-10-18)
en Vieno
Morto27-an de novembro 1981 (1981-11-27) (83-jaraĝa)
en Manhatano
Mortokialokancero
TomboMount Repose Cemetery
Lingvojgermanaangla
LoĝlokoVienoZurikoBerlinoKleinmachnowBordo LazuraNov-Jorko
ŜtatanecoAŭstrio
Familio
Edz(in)oKurt WeillKurt Weill • George Davis • nekonata valoro • nekonata valoro
Okupo
Okupoteatra aktoro • filmaktoro • monologist • aktoro • operkantisto
TTT
Retejohttps://www.kwf.org/lotte-lenya/
vdr

Ŝi naskiĝis en Vieno. Laborinte dum kelkaj jarojn en Zuriko, ŝi ekde 1920 agis en Berlino. Tie ŝi konatiĝis kun la komponisto Kurt Weill, kiu en la jaro 1926 fariĝis ŝia edzo.

Famon ŝi gajnis pro siaj roloj en teatraĵoj de Bertolt Brecht kaj ŝia plej granda sukceso estis la rolo de Jenny en la Dreigroschenoper ("Trigroŝa Opero"), kies muzikon Kurt Weill komponis. Ankaŭ en la filmversio (1931) ŝi prezentis tiun ĉi rolon.

En la jaro 1933 la geedzoj forlasis Germanion: unue ili vivis en Parizo kaj ekde 1935 en Usono. Tie ŝi daŭrigis sian karieron en la Broadway-teatro kaj ekde la 1960-aj jaroj ŝi ankaŭ en Germanio reaperis sur la scenejoj. Lotte Lenya mortis en Novjorko.

Eksteraj ligiloj