Louis Preller

Karl August Louis[1] PRELLER (naskiĝinta la 17-an de marto 1822 en Eisenberg, mortinta la 9-an de majo 1901 en Vajmaro) estis germana mararmea kaj pejzaĝa pentristo kaj ilustristo. Li kontruis la atelieron Prellerhaus en Vajmaro.[2]

Louis Preller
Persona informo
Naskiĝo17-an de marto 1822 (1822-03-17)
en Eisenberg
Morto9-an de majo 1901 (1901-05-09) (79-jaraĝa)
en Vajmaro
Lingvojgermana
ŜtatanecoGermanio
Okupo
Okupopentristo
vdr
Nomiĝas por Louis Preller: domo Prellerhaus en Vajmaro, Geschwister-Scholl-Straße 6
Fervoja akcidento en 1864 inter Kötteritz kaj Munsa, 1864 (lignogravuraĵo)

Vivo

Estante la kvina de sume naŭ infanoj de la ŝufaristo Georg Carl Gottfried Preller trejniĝis kiel porcelanpentristo en sia naskiĝurbo. Ekde 1838 li troviĝis Vajmare estante disĉiplo de Friedrich Preller la Maljuna, unu lia onklo malproksima, ĉe la Grandduka-saksia artolernejo.

En la 1850-aj kaj komenco de la 1860-aj jaroj li estis i.a. en Varel kaj Jever, du etaj rezidejaj urboj. Tre verŝajnis ke peris kontaktoj de Louis Preller je Frislando kaj la Jever-regiono la onklo Friedrich Preller la Maljuna kiu ekde la 1840-a jaroj konis burĝojn de Varel kaj estis farinta plurajn studvojaĝojn tien (el kiuj li faris minimume unu en 1855 kune kun la filo Friedrich Preller la juna.[3]

Louis Preller, kiu ĉ. la jaro 1860 aktivis ankaŭ en Lepsiko, translokiĝis ĉ. en 1860 Vajmaron. En Lepsiko li estis estinta disĉiplo de Gustav Jäger. Liaj verkoj elmontritis dum ekspozicioj en Hamburgo, Konstanz, Oldenburgo[4] kaj Vajmaro. La Lepsike eldonita gazeto "Illustrirte Zeitung" publikigis en la 1850-aj kaj 1860-aj jaroj serion da desegnaĵoj de Preller, ofte pri popolaj kutimoj kaj moroj aŭ pejzaĝoj, ekz. el la oldenburga regino.[5] Dum la Internacia ekspozicio 1873 en Vieno li admireblis du liaj pejzaĝoj.[6] Ankaŭ tri jarojn poste en Filadelfio (Pensilvanio) videblis du verkoj.

Verkoj (elekto)

  • Ansicht von Heppens und der Jade
  • Baumgruppe vor einem Hünengrabe
  • Das Großsteingrab Bülzenbett bei Bremerhaven, Holzstich 1866
Das Großsteingrab Bülzenbett bei Bremerhaven
  • Der Unfall auf der Sächsisch-Bayerische Eisenbahn-Compagnie|sächsisch-bairischen Staatsbahn zwischen Kötteritz und Munsa, ligna gravuraĵo, 1864
  • Die Wolfsschlucht im Neuenburger Urwald
  • Ein Wald in Thüringen
  • Heringsfang an der Nordseeküste
  • Rettungsboot an der Küste Norwegens
  • Herbstmorgen im Wald
  • Landschaft aus dem Jeverland
  • Nebel an der Nordküste Norwegens
  • Reiherforst im Walde Stühe im Oldenburgischen, ligna gravuraĵo, 1865

Literaturo

Notoj