Lucena del Puerto

Lucena del Puerto estas municipo de Hispanio, en la provinco Onubo, regiono Andaluzio. Parto de la munipa teritorio estas en la Natura Parko de Doñana.

Lucena del Puerto
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
Ŝtato Hispanio
Aŭtonoma Komunumo Andaluzio
Provinco Provinco Onubo (Huelva)
KomarkoGraflando Onubo
Poŝtkodo21820
Retpaĝarowww.lucenadelpuerto.es
Politiko
UrbestroManuel Mora (IPLUC)
Demografio
Loĝantaro2 659  (2010)
Loĝdenso38,54 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 6° 44′ U (mapo)37.3040129-6.7291066 [+]
Alto101 m [+]
Areo69 km² (6 900 ha)
HorzonoUTC+01:00 [+]
Lucena del Puerto (Andaluzio)
Lucena del Puerto (Andaluzio)
DEC
Situo de Lucena del Puerto

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lucena del Puerto [+]
vdr

Loĝantoj

La loĝantoj nomiĝas Luceneros. La censita populacio en 2010 estis 2659 loĝantoj kaj la denseco estas 38,54 loĝ/km².

Situo

Lucena del Puerto estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en la komarkodistrikto Graflando (Onubo) en la suda parto de la provinco de Onubo, je altitudo de 101 m; je 24 km el Onubo, provinca ĉefurbo, je 75 km el Sevilo, regiona ĉefurbo, je 7 km de la plej proksima vilaĝo, Bonares, kaj je 12 km el plej proksima urbeto, nome Moguer. La areo de ties teritorio estas de 69 km². La geografiaj koordinatoj estas 37°18′N 6°43′Ok.

Nordokcidente: Trigueros kaj Rivero TintoNorde: Niebla kaj Rivero TintoNordoriente: Bonares kaj Niebla
Okcidente: Moguer Oriente: Bonares
Sudokcidentte: MoguerSude: AtlantikoSudoriente: Almonte

Demografio

En 1826 Lucena havis 834 loĝantojn, kaj kvankam ties populacio ne multe pliiĝis, procente ĝis la komencoj de la 21a jarcento, la loĝantaro kreskis ĉirkaŭ 300 %. Ĉiukaze la ĉefa kresko plej grava okazis dum la 19a jarcento kaj el la 1970-aj jaroj, kiam Lucena spertis ankaŭ ekonomian kreskon pro la komenco de la kultivado de frago. Menciindas, ke dum la epoko de rikolto de la frego la populacio povas eĉ triobliĝi, ĉefe pro alveno de eksterlandanoj por labori en la kamparo.

Ekonomio

Agrikulturo (frago) kaj brutobredado.

Historio

Monumentoj

Preĝejo de San Vicente Mártir

.

Notoj

Eksteraj ligiloj