Niebla

Niebla (Nebulo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Onubo, regiono de Andaluzio. Ĝi estas la historia ĉefurbo de la samnoma graflando, de la aktuala komarko de La Graflando kaj de la teritorio por produktado de vino nome Condado de Huelva. Disponas de grava historia monumentaro.

Niebla
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Ŝtato Hispanio
Aŭtonoma Komunumo Andaluzio
Provinco Provinco Onubo (Huelva)
KomarkoGraflando Onubo
Poŝtkodo21840
Retpaĝarowww.niebla.es
Politiko
UrbestroLaura Pichardo Romero (PSOE)
Demografio
Loĝantaro4 214  (2010)
Loĝdenso18,73 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 6° 41′ U (mapo)37.3614387-6.677869837° 22′ N, 6° 41′ U (mapo) [+]
Alto45 m [+]
Areo225 km² (22 500 ha)
HorzonoUTC+01:00 [+]
Niebla (Andaluzio)
Niebla (Andaluzio)
DEC
Niebla
Niebla
Situo de Niebla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Niebla, Spain [+]
vdr

Loĝantoj

La loĝantoj nomiĝas Iliplenses. La censita populacio en 2010 estis 4214 loĝantoj kaj la denseco estas 18,73 loĝ./km².

Situo

Niebla estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en la komarkodistrikto Graflando (Onubo) en la centra parto de la provinco de Onubo, je altitudo de 45 m; je 29 km el Onubo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 225 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 21' N, 6º 40' Ok.

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado, sed ĉefe industrio, male al najbaraj vilaĝoj, kun fabrikoj kaj atelieroj. Produktado de vino. Turismo.

Historio

Muregoj de la urbo de Niebla.

Niebla estis ege grava ene de la regiono de Andaluzio, kun granda pezo en ties historio kaj setliĝoj de diversaj popoloj kaj kulturoj. Tiele ĝi ricevis diversajn nomojn: dum Tartezo Ilípula, dum la Romia Imperio Ilipla, ĉe visigotoj Elepla, dum la islama epoko de Al Andalus Lebla kaj post la konkero fare de la Regno de Kastilio Niebla.

Niebla konsidereblas historia kaj kultura ĉefurbo de tiu zono, sed lastatempe perdis grandan parton de sia gravo. Ties antikvo atingas la komencojn de la Ferepoko, kaj aperis tie multaj restaĵoj de la neolitiko kaj tombejoj kiaj dolmenoj. Dum la epoko de Tartezo estis riĉa komerco ĉefe rpi metaloj. De tiu epoko estas ringo el oro, kiu reprezentas ŝajne diinon zorgantan infanon. Ankaŭ estis rialtoj kun fenicoj pro la riĉo de la ĉirkaŭaj minoj kaj pro la facila komuniko, per la rivero Tinto, tiam navigebla ĝis la propraj pordoj de la urbo.

En la epoko de la Romia Imperio pasis ĉe Niebla la ŝoseo kiu unuigis la marenfluon de la rivero Guadiana kun Italica. Pro sia ekonomia, politika kaj administra gravoj tiamaj ricevis rajton je monpregado kaj la muregoj de la epoko de Tartezo estis plifortigitaj kaj ampleksigitaj. Poste, dum la epoko de la visigotoj, estis urbo de prestiĝo kaj civila kaj milita, kaj iĝis eĉ sidejo de episkopo.

En 713 Niebla estis okupata de islamanoj kaj iĝis provinca kaj eĉ regna ĉefurbo en la epoko poste al la nuligo de la Kaliflando de Kordovo (1031) kaj fine okupata de almoravidoj kaj almohadoj. Antaŭ konkero fare de kastilianoj estis regno de Ibn Mahfot, kun etendo al teritorioj de granda parto de Algarvo portugala. En 1262, post sieĝo naŭmonata, Alfonso la 10-a konkeris la urbon. En tiu sieĝo la araboj uzis unuafoje en Okcidento la pulvon por militaj celoj pere de prakanonoj. Post la konkero la reĝo mortigigis ĉiujn virojn sendepende de aĝo, savante nur arabajn virinojn kaj la reĝon, ununura survivanto de la milito. Poste ĝi iĝis en 1369 ĉefurbo de la Graflando de Niebla de la familio de Guzmanes, kio helpis konstruadon de temploj, palacoj kaj setligo de religiaj ordenoj.

En 1508 okazis la Rabado de Niebla kiam la trupoj de la reĝo Fernando la Katolika atakis la duklandon de Medina-Sidonia. Pedro Girón, tiama urbestro rifuzis fordonon de la kastelo kaj komencis sieĝo fare de pli da 1.500 militistoj. La atako ne fariĝis finfine ĉar Pedro Girón kapitulacis, sed la rabado al Niebla estis terura, kaj oni mortigis grandan parton de la populacion.

Dum la 17a jarcento la urbo ruiniĝis kaj la Lisbona tertremo en 1755 finruinigis la urbon.

Monumentoj kaj vidindaĵoj

Romia ponto de Niebla, super la rivero Tinto (vidu la koloron de akvo).
Preĝejo de la Granada, kiu estis iama moskeo.
  • La murego.
  • La promenejo ĉe la rivero Tinto.
  • Proksimaj dolmenoj.
  • Romiaj restaĵoj kaj romia ponto.
  • Restaĵoj de visigotoj.
  • Preĝejo de la Granada, kiu estis iama moskeo, kies elementoj konserviĝas.
  • Preĝejo de Sankta Marteno, kiu estis iama sinagogo, iam sovaĝe duonigita per strato.
  • Kastelo kie celebriĝas ĉiusomere festivalo de teatro kaj danco.
  • Kapeloj kaj ermitejoj.
  • Naturmediaj distrejoj.

Notoj

Bibliografio

Eksteraj ligiloj