Ludoviko la 3-a (Francio)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ludoviko la 3-a

Ludoviko la 3-a de Francio (naskiĝis en 863 - mortis la 5-an de aŭgusto 882) estis la dua filo de la franca reĝo Ludoviko la 2-a la Balbutulo kaj de Ansgarda de Burgonjo. Kiam lia patro mortis en 879, li fariĝis kune kun sia frato Karlomano la 2-a unu el la du novaj reĝoj de Okcidenta Frankio. La du fratoj apartenas al la kvara generacio post Karolo la Granda.

Ludoviko la 3-a
Reĝo de Okcidenta Frankio
Monero : Ludoviko la 3-a kaj Karlomano la 2-a
Monero : Ludoviko la 3-a kaj Karlomano la 2-a
Regado879–892
(kune kun frato Karlomano la 2-a)
AntaŭuloLudoviko la 2-a
SekvantoKarlomano la 2-a
Persona informo
Louis III
Naskiĝo863
en Sankt-Denizo
Morto5-an de aŭgusto 882 (0882-08-05)
en Sankt-Denizo
Mortis prohazarda morto vd
Mortis perĉevalfalo vd
TomboBaziliko de Saint-Denis vd
Lingvojmalnovfranca vd
Familio
DinastioKarolidoj vd
PatroLudoviko la 2-a vd
PatrinoAnsgarda de Burgonjo vd
GefratojGisela der Franken • Ermentrude of France • Karlomano la 2-aKarlo la 3-a vd
Profesio
Okupomonarko vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Kelkaj nobeloj proponis elekti lin kiel solan reĝon, sed finfine ambaŭ fratoj fariĝis reĝoj. Kvankam ekzistis duboj pri sia legitimeco, la fratoj obtenis oficialan agnoskon en marto 880, kaj dividis la teritorion de sia patro en Amiens : Ludoviko ricevis la nordan parton, tio estas Neŭstrio.

La duko Bosono de Provenco tamen rifuzis submeti sin al la fratoj, kaj estis elektita "Reĝo de Provenco". Dum la somero de la jaro 880, la fratoj Karlomano kaj Ludoviko ekbatalis kontraŭ li, kaptis Mâcon kaj la nordajn partojn de la tereno de Bosono. La fratoj arigis siajn soldatojn kun tiuj de Karlo la Dika, kaj sensukcese sieĝis Vienne ekde aŭgusto al novembro.

Ludoviko cetere kaj nedaŭre venkis vikingajn piratojn okaze de la batalo de Saucourt-en-Vimeu en 881 : tiu batalo estas celebrita en la malnovgermana poemeto Ludwigslied.

Ludoviko frue mortis en aŭgusto 882 en Saint-Denis, apud Parizo, sen legitima heredanto. Lia frato Karlomano la 2-a restis do la sola reĝo.