Ludwig Erhard

germana politikisto

Ludwig ERHARD (naskiĝis la 4-an de februaro, 1897, mortis la 5-an de majo, 1977) estis la dua kanceliero (ĉefministro) en la historio de Federacia Respubliko Germanio.

Ludwig Erhard
Federacia kanceliero de Germanio
Persona informo
Ludwig Erhard
NaskonomoLudwig Wilhelm Erhard
Naskiĝo4-an de februaro 1897 (1897-02-04)
en Fürth
Morto5-an de majo 1977 (1977-05-05) (80-jaraĝa)
en Bonno
Mortis pronaturaj kialoj vd
Mortis perkora malsufiĉo vd
TomboGmund am Tegernsee vd
Religioluteranismo vd
Lingvojgermana vd
LoĝlokoGmund am Tegernsee vd
ŜtatanecoGermanio vd
Alma materSchool of Economics and Social Sciences Nuremberg • Universitato de Frankfurto • Hardenberg-Gymnasium Fürth vd
PartioKristandemokrata Unio de Germanio vd
Subskribo Ludwig Erhard
Familio
Edz(in)oLuise Erhard vd
Infanoj1
Profesio
Okupoekonomikistopolitikisto • universitata instruisto vd
Aktiva enBonnoMunkeno vd
Doktoreca konsilistoFranz Oppenheimer vd
2-a Federacia kanceliero de Germanio
Dum1963–1966
AntaŭuloKonrad Adenauer
SekvantoKurt Georg Kiesinger
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Ludwig Erhard

Naskita en Fürth (Frankonio), Erhard unue lernis la komercan fakon, sed poste studis kaj longan tempon kunestris privatan instituton pri esplorado de merkatoj.

Dum la dua mondmilito, en 1944, li verkis memorandon pri siaj ideoj por la rekonstruo de Germanio post la milito. La papero, kiun Erhard proprainiciate verkis kaj iom facilanime disdonis, povis kosti la vivon de la aŭtoro kaj ĉiuj posedanto de kopio, ĉar ĝi estis punebla kiel "defetismo". Sed ĝi estis favore prijuĝata de la rezistanto Carl Friedrich Goerdeler kaj post la milito de la usonaj okupantoj kaj novaj germanaj respondeculoj.

Profesoro (ekde 1947), Erhard en 1948 fariĝis Direktoro pri ekonomio en Germana Konsilio en Frankfurt am Main, kiu estis ia frutempa germana organo transprenanta administrajn taskojn. La okcidentaj okupantoj spertis la memstarecon de Erhard, kiam tiu - paralele al la valuta reformo - en junio 1948 simple nuligis la ordonitajn prezojn por multaj varoj. La efiko, komune kun la valuta reformo: rapide la butikoj repleniĝis.

En 1949 Konrad Adenauer kunprenis Erhard-on en la unuan federacian registaron. Tie Erhard restis, kiel ministro pri ekonomio kaj ekde 1957 kiel vickanceliero (vicĉefministro), ĝis 1963. Tiam Erhard transprenis la ĉefministrecon, kontraŭ la firma volo de Adenauer: Erhard laŭ li ne havis la necesan politikan instinkton kaj venkemon.

Komence la ĉefministreco de Erhard ŝajnis malpravigi la skeptikantojn, kaj en 1965 la balotoj montris lian popularecon. Dum krizo inter Israelo kaj la arabaj ŝtatoj Erhard fine aranĝis diplomatajn rilatojn inter Germanio kaj Israelo, sekve pluraj arabaj ŝtatoj rompis la rilatojn al Germanio.

Sed jam en aŭtuno 1966 lia koalicio kun la liberala partio FDP rompiĝis. Ankaŭ en la propra partio estis opozicio. La tiama (relative malgranda) ekonomia krizo estis uzata de aliaj kristandemokratoj por mem strebi al la ĉefministreco. Sukcese eliris tiun lukton la antaŭa ĉefministro de Baden-Virtembergo, Kurt Georg Kiesinger.

Erhard restos en memoro precipe pro sia tempo kiel ministro pri ekonomio, kiel "patro de la ekonomia miraklo" de la postmilita (okcidenta) Germanio kaj la koncepto "sociala merkata ekonomio". En sia verko "Bonstato por ĉiuj" ('Wohlstand für alle') el 1957 li popularigis siajn ideojn. Ekzemple, protekto kontraŭ inflacio laŭ li estis rajto de la civitanoj. Erhard estis partie libera kaj konsiderata de la liberala partio kiel samideano, nur kiel ĉefministro eniris la Kristandemokratan Union.

Eksteraj ligiloj


Antaŭe:Federacia kanceliero de GermanioPoste:
Konrad Adenauer1963–1966Kurt Georg Kiesinger