Ludwig Uhland

germana poeto, filologo, juristo kaj politikisto. Li naskiĝis kaj mortis en Tübingen

Ludwig UHLAND [LUDvig ULant] (naskiĝis la 26-an de aprilo 1787; mortis la 13-an de novembro 1862) estis germana poeto, filologo, juristo kaj politikisto. Li naskiĝis kaj mortis en Tübingen.

Ludwig Uhland
Persona informo
Ludwig Uhland
Naskiĝo26-an de aprilo 1787 (1787-04-26)
en Tübingen
Morto13-an de novembro 1862 (1862-11-13) (75-jaraĝa)
en Tübingen
TomboStadtfriedhof Tübingen vd
EtnoGermanoj vd
Lingvojgermana vd
ŜtatanecoVirtembergo vd
Alma materUniversitato de Tubingeno vd
Subskribo Ludwig Uhland
Familio
PatroJohann Friedrich Uhland vd
GefratojLuise Uhland vd
Edz(in)oEmilie Uhland vd
Profesio
Okupolingvisto • poeto • kantotekstisto • politikistoadvokato • literaturhistoriisto • universitata instruisto • poeto-juristo • verkisto vd
LaborkampoGerman-language lyric vd
Aktiva enTübingenStutgarto vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Uhland estis grava reprezentanto de la romantikismo. El siaj verkoj plej famas la poemoj kaj baladoj, kiuj grandparte estis muzikigitaj de famaj komponistoj.

Listo de verkoj

Beletro

  • Gedichte (poemoj, 1815)
  • Vaterländische Gedichte (poemoj, 1817)
  • Ernst, Herzog von Schwaben (dramo, 1817)
  • Ludwig der Baier (dramo, 1819)

Sciencaj verkoj

  • Über das altfranzösische Epos (1812)
  • Walter von der Vogelweide, ein altdeutscher Dichter (1836)
  • Schriften zur Geschichte von Dichtung und Sage (8 volumoj, 1865-77)

En Esperanto aperis

  • La kapelo. Arkivigite je 2007-03-11 per la retarkivo Wayback Machine (Die Kapelle.) Tradukis L. Zamenhof. En: Fundamenta Krestomatio.
  • Kunuloj tri migris trans Rejnoriver : laŭ popola melodio el la 18a jarcento (1820) / Ludwig Uhland (1819). Trad. Ferdinand Pfeil. - En: Elekto el "Germana kanttrezoro" de Erk ; Leipzig: Peters, [proks. 1930], p.29
  • Mi havis kamaradon : laŭ popola melodio (1825) / Ludwig Uhland (1809). Trad. Bernhard Loesche. - En: Elekto el "Germana kanttrezoro" de Erk ; Leipzig: Peters, [proks. 1930], p.36
  • Vigla vojaĝo ; Luna nokto ; Sorĉa vergo ; La soldato / trad. de Guido Holz. - En: Übertragungen = Transkondukoj. – Messkirch : Gmeiner, 1988. – p. 43 – 45. ISBN 3-926633-14-X

Eksteraj ligiloj