Marija Primaĉenko

Marija Oksentijivna Primaĉenko (ukraine Марія Оксентіївна Примаченко) (naskiĝis la  30-an de decembro 1908(nun 1908-12-30), mortis la 18-an de aŭgusto 1997) estis ukraina vilaĝa popolarta pentristino, reprezentanto de naiva arto.

Marija Primaĉenko
Persona informo
Naskiĝo13-an de januaro 1908 (1908-01-13)
en Bolotnia
Morto18-an de aŭgusto 1997 (1997-08-18) (89-jaraĝa)
en Bolotnia
TomboBolotnia
Lingvojukraina
ŜtatanecoRusia ImperioUkraina Popola RespublikoUkraina Soveta Socialisma RespublikoSovetunioUkrainio
Familio
InfanoFedir Prymachenko
Okupo
Okupopentristo • desegnisto • vidartisto
VerkojA Dove Has Spread Her Wings and Asks for Peace
TTT
Retejohttp://www.prymachenko.in.ua/
vdr

La artisto okupiĝis pri desegnado, brodado kaj pentrado sur ceramikaĵo. Premiito de la Nacia premio de Ukrainio nome de Taras Ŝevĉenko. Honorita Artisto de Sovetunio ekde 1970, Popola Artisto de Ukrainio. Pablo Picasso iam diris post vizito al ekspozicio de Primaĉenko en Parizo, "Mi kliniĝas antaŭ la arta miraklo de ĉi tiu brila ukraino."[1]

La jaro 2009 estis deklarita Jaro de Marija Primaĉenko fare de Unesko.[2]

Dum la rusia-ukrainia armita konflikto en februaro 2022, pli ol 20 de ŝiaj verkoj estis bruligitaj kiam rusaj soldatoj bombadis la Ivankiv-Muzeon, muzeo pri historio kaj loka historio[3][4][5]. Laŭ la kontroloj efektivigitaj de la teamoj de Unesko, 70 religiaj konstruaĵoj, 30 historiaj konstruaĵoj, 18 kulturaj centroj, 15 monumentoj, 12 muzeoj kaj 7 bibliotekoj estis tuŝitaj.Inter la koncernataj lokoj, Unesko citas interalie la muzeon Ivankiv de Kijivo, kiu estis tute detruita[6].

Bildgalerio

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj