Marjorie Boulton

angla Esperanto-verkisto (1924-2017)

Marjorie BOULTON [MAĝari BOLtan] (naskiĝis la 7-an de majo 1924 en Teddington, Anglio; mortis la 30-an de aŭgusto 2017[1]) estis angla poetino, prozistino, verkanta kaj en la angla lingvo kaj en Esperanto.

Marjorie Boulton
Persona informo
Naskiĝo7-an de majo 1924 (1924-05-07)
en Teddington, Middlesex
Morto30-an de aŭgusto 2017 (2017-08-30) (93-jaraĝa)
LingvojEsperantoangla
Naciecoanglo
ŜtatanecoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma materSomerville College
Subskribo Marjorie Boulton
Okupo
Okupopoeto • esperantistoverkisto • biografo • dramaturgoesperantologo
Esperanto
Verkis en EsperantoDek du piedetoj
Aliaj aktivaĵojHonora membro de UEA
AkademianoMembro de AE
vdr

Vivo

Boulton naskiĝis en 1924 en Teddington, apudurbo de Londono, en Anglio.[2] Ŝia patro estis Harry Boulton, estro de la gimnazio de Barton-upon-Humber, Lincolnshire, Anglio; ŝia patrino estis Evelyn Cartlidge.[2]

Boulton studis ĉe la gimnazio de Barton-upon-Humber sub ŝia patro.[2] Poste, ŝi studis la anglalingvan literaturon ĉe Somerville College, Universitato de Oksfordo, de kiu ŝi diplomiĝita en 1944.[2]

Profesie, Boulton laboris kiel la estro de la altlernejo Charlotte Mason, en Ambleside, Anglio (nun parto de la Universitato de Cumbria).[2]

Boulton eklernis Esperanton en 1949, kaj poste iĝis unu el la plej vaste konataj Esperantaj aŭtoroj. Krom ŝia beletra verko, ŝi ankaŭ rolis kiel gvidanto de la Esperanta movado tra la mondo. En 1967 ŝi estis elektita membro de la Akademio de Esperanto.[3] Ŝi estis honora membro de Universala Esperanto-Asocio. Marjorie Boulton estis prezidantino de Kat-amikaro[4] kaj ODES.

En 1971, Boulton reiris al Universitato de Oksfordo por doktoriĝo.[2] Post doktoriĝo, ŝi esploradis, verkis, kaj gvidis la Esperanto-movadon plentempe.[2]

Distingoj

En 1998 Marjorie Boulton estis honorigita per FAME-premio.

Verkaro

Marjorie Boulton en 1997.

La verkaro de Boulton ampleksas poeziaĵojn, dramojn, novelojn, rakontojn kaj eseojn. Krome, ŝi tradukis.

La verkado de Marjorie Boulton estas matura kaj socie engaĝita. Ĝin trapenetras varma tono kaj sincero. Evidentas ankaŭ ŝia impulsa formtrova kapablo kaj sento pri humuro. El la propra intimo ŝi lasas aperi siajn pasiojn kaj turmentojn, tiel nudigante antaŭ la leganto sian animon. Aliflanke per verkoj emoci-lirikaj ŝi prezentas kaj defendas sian idealisman humanismon.

En 2014 Marjorie Boulton transdonis al Esperanto-Asocio de Britio la kopirajtojn pri ĉiuj siaj verkoj en Esperanto kaj pri la angla kaj Esperanta versioj de sia biografio pri Zamenhof.

Boulton kiel tradukisto

Boulton ankaŭ estis aktiva pri tradukado. Interalie, Boulton tradukis, kune kun Ram Swaroop Vyas, la hindilingvan poemaron Vinejo (hindie मधुशाला, Madhuśala) en la anglan sub la titolo The House of Wine.[5]:464, §Ⅱ.l.5 Ŝi ankaŭ tradukis la gravan mezanglalingvan poemon Perlo (angle Perle) en Esperanton.[6]

Poezio

Ŝia kompleta poezia verkaro estas eldonita en "Unu animo homa" kiun redaktis Edmund Grimley Eans, duvoluma poemaro, eld. Esperanto-Asocio de Britio (BEA), 2022[7].

Recenzoj

Pri Kontralte.

 Kiam la germanino Marie Hankel aperigis en 1911 dudek du poemetojn („Sableroj") verkitajn ekde 1906, Kabe heroldis, ke „ŝia reĝina morto ĝojigis sian popolon per siaj verkoj". Efektive la reĝino (de la Floraj Ludoj) estis la unua poetino en nia literaturo. Depost tiu aminda, romantika talento kaj tre modesta komenco estis nur notindaj dudekon da jaroj poste, kun nemultaj versaĵoj, la nomoj de la estonino Hilda Dresen, pro ŝiaj melankolie puraj versoj, kaj de Amalia Nunez Dubus, hispanino, rimarkinde verkinta el filozofia grundo, kaj nun — denove post iom pli ol dudek jaroj — surprize aperis sur nia verda firmamento stelo de unua grandeco.

„Se per milito, tertremo aŭ brulado nia tuta esperanta literaturo malaperus, ĝi baldaŭ ekaperus denove”, jam siatempe asertis la unua reĝino.Nia literaturo ne malaperis sed du militoj danĝere atencis ĝian vivon, kio post la dua tamen ne malhelpis ĝian abundan refloradon — ironio de la sorto — en lando kies lingvo ambicias la internaciecon, kaj ke ĝi nun eĉ forkaperis al la nacia literaturo verkistinon de, laŭ W. Auld, „tre bonaj poemoj".Marjorie Boulton efektive debutis en 1949 anglalingve, kiam ŝi kontaktis kun Esperanto, kaj en nuna verko, kies amplekso iomete konfuzas jam publikigas eĉ pli ol 190 poemojn, grandeparte valorajn kaj ĉiam atentindajn, faritajn en tri jaroj.Estas la unua fojo, ke en Esperanto virino — „sekso: virino vira, ina viro, mi diru, eble, dama kavaliro", malgraŭ vireca impeto, tipe virinece senbridigas sian naturon kun forte koncentriga pasio, kaj aŭdace malkaŝeme nudigas sian koron. „Kontralte" ŝi elkantas ardan amon „tielnomite malfeliĉa"-n, ne por io abstrakta, por iu spirito, sed por „karnulo", metante la akcenton ĝuste sur la karnan plenumon ĉar „paroli pri la amo nur spirita terure riskas ŝajni hipokrita"...Ŝia reĝino moŝto (de la Belarta Konkurso de UEA) ĝojigos sian popolon" aŭ eble... „fremdaj, skandalaj ŝajnas ŝiaj (miaj) revoj"...Ja tio, kio de tiom da poetoj tiele estas direktata al la virino kutime nevolonte toleriĝas, kiam tiu ĉi ĝin same reciprokas. Tamen tiu neordinara kuraĝo konfesi publike meritas respekton kaj kompaton, kaj tia virina inspiro, ne laŭtradicie larmoglanda aŭ aminda ja, espereble vekos almenaŭ egan interesigon kiel ĝi surprizatake rekta, neniam kruda sed realisme drasta, naskis lirikon preskaŭ sensimbolan („senvesti min de amo kaj eduko por iĝi etulin' en urintuko"; „miafenditajoj kora -viando por la katoj, ĉu valora?") foje kun trafa bildo aü komparo („se kanto rajdas nun sur mia spiro"), sed foje ankaŭ risktuŝanteeŭfemisman emfazon („brulegantaj korkrateroj; flamaj torturdancoj en la vejnoj, pastrino en deliro rita” k.s.)Absoluta ĝojo aŭ malĝojo mutigas.Kiam poeto sin esprimas li distilis el la la realeco tion, kio fermentinta sur kora fundo, ricevis propran vivon. En kelkaj longaj versajoj la poetino restas, malgraŭ pasiaj krioj, la racie realista detalanto de riĉa gamo de kontraŭaj sed konverĝaj sentoj kaj deziroj, kiuj precipe ricevis propran vivon en kvietiĝinta korpejzaĝo per plimallongaj poemoj.Siatempe Marie Hankel paroligis la rozujon, simbolon de l' amo: „Ne tuŝu, ne ŝiru floraron, la mian; mi pikos, mi vundon la manon la vian; pro arto mi miajn floretojn defendos, pro amo mi miajn pikilojn forsendos." Marjorie Bouiton, reprenante la ripozon el la konsekvenco mem de sia spita ago (Mistero de Amo) „Sed nun mi konas la ripozon. Per tiu sama sanginundo. Rigardu! Per la ruĝa vundo. Mi nun posedas mian rozon.”Elrevige post suferoj ŝi-„almenaŭ (mi) en disŝirita kor' ankoraŭ (mian) propran memon savis”, kaj metas malvarman fingron sur la vundon de la homa soleco, la fokuso de l'moderna literaturo („Alieco", „Soleco", „Spegulimago"). Sed la plibona ebleco de l'homa ekzistado ŝin forturnigas de narcisismo kaj vana plorado („Kuragxajn stelojn povas mi adori... ĉar mi nenian aŭdis stelojn plori"; „Mi volis esti saĝa kaj racia, digna, kuraĝa, ne ploraĉ bleka") kaj la dignan taskon, kvazaŭ patrinecan surogaton, ŝi trovis al la edukado de junulinoj, taskongravan sed nostalgian pro la ĉiama rekomenco...En „Trista Tenereco" ŝi kun rimarkinda facileco priskribas en 28 sonetoj, dediĉitaj al ŝiaj studentinoj (kiuj prefere ankoraŭ ne legu iujn poemojn!) siajn komprenemajn rilatojn kun ili; lertfluaj sonetoj en kiuj la natura esprimmaniero tamen ne malofte impresas sufiĉe proza: „La disciplino estas formulo kiu pretendas ke, dum intelekta epoko de la vivo, plenperfekta morale estas ĉiu studentino".Cetere kurioza trajto de la aŭtorino estas tio, kion ni nomu ŝia lektorina rezona intelekto, sin manifestanta meze de plej korŝiraj sentesprimoj per subita meminterrompa demando kaj subra konjunkcio.

...Kaj krii nur en mio hor' magia,
Ho kara, kara! Via, via, via!
Ĉu mi dezirus? Nu, malkaŝe, jes.
Sed, pro honoro, mankas la permes'.
...Ĉu mi dezirus tion? Jes, kaj tre.
Ĉu estas eble? Plejprobable, ne.

Sed verdire kia distanco jam depost la periodo, en kiuj raciaj profesoroj unuafoje propramire versludis! Marjorie Boulton, kiu riĉas je vera sentimento, estas esenca poeto en sia duobla apero: "mi estas ebenajo kaj vulkano". Vulkana, la memsufiĉe grava sed iom monotone flua lafo de ŝiaj „erupcioj" laŭnature solidiĝas. En la ebenaĵo kontraŭe plireliefigas „la formo” en perletoj de naturobservo kaj meditemo.

La verdaj folioj
Iĝas brunaj.
Miaj brunaj haroj
Iĝas aŭtunaj
Per grizaj strioj.
Ho jaroj!

aŭ ridetas humoro speciala, ĉar „Doktoro Lapenna, kvazaŭ goril' freneza gestas", aŭ sprita, ĉar ŝia eldonisto (kun varma loko en la koro por la poetoj) „jen ora birdo — kanario... kantas en Akademio".Malgraŭ por poeto stranga konfeso — ankoraŭ ne ĝisfunde estri la lingvan instrumenton, stranga kiel sunkulpigo, ke ŝi tial ne emis krei...novajn vortojn, la aŭtorino en nia literaturo unuaĵete lasis la kutiman „promeson" malproksime post si per diversaj admirindaj poemoj el profunda animo, lertmetiaj kun ofte postvibra finverso. „Amaraj Sonetoj", „Nenaskotaj Infanoj" kaj pluraj aliaj, eĉ ŝia unua

„Marborda Stono" estas plenumiĝoj kiuj antaŭvidigas prosperan pluan evoluon en harmonia ekvilibro inter sentoj kaj spirito, koro kaj pensoj, ĝis ankoraŭ pligranda verstensio, en la penetra eksterigo de la virina psiĥo, per eble ankoraŭ pli kerneca kaj konciza esprimvarieco. Ke la inde eldonita poemaro, uniktona en nia lingvo, estu la posedaĵo de ĉiu spiritmatura poeziĝuant(in)o, estas nia sincera deziro. 
— Tyneverum. Belga Esperantisto - Numero 340, Marto, 1956

Prozo

Kvarpieda kamarado (taglibro pri katido, 1956)

Tradukoj

  • pole Szantaż: powieść kryminalna (esp. Ĉantaĝo: krimromano, originala titolo Subjects for Blackmail), el la angla poligis Zofia Krajewska, Katowice, eld. "Śląsk" 1960[8]
  • pole List zza grobu: powieść kryminalna (esp. Letero el [trans] la tombo: krimromano, originala titolo Dead letter), el la angla poligis Zofia Krajewska, Katowice, eld. "Śląsk" 1959[9], 2-a eld. 1989[10]

Aŭdkasedoj

  • La kompleksa tragedio de Norda Irlando. Paris: Magnetofona Servo de SAT-Amikaro, 1983. 90 minutoj.
  • 100 jaroj de originala kaj traduka Esperanto-prozo. Graz: JEK, 1987. 90 minutoj.

Kontribuoj al gazetoj kaj kolektoj

Marjorie Boulton, UK 2003, kun Humphrey Tonkin
  • Mia filineto Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine, poemo. En: La Nica literatura revuo, 1/1, 1955, paĝo 8. Aperis ankaŭ en Kontralte.
  • Finfine Arkivigite je 2015-11-04 per la retarkivo Wayback Machine, poemo. En: La Nica literatura revuo, 1/2, 1955, paĝo 46. Aperis ankaŭ en Eroj.
  • Kelkaj pensoj pri literaturo kaj moralo Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine, eseo. En: La Nica literatura revuo, 1/6, 1956, paĝoj 210–214.
  • Aŭtuna gloro Arkivigite je 2016-03-03 per la retarkivo Wayback Machine, poemo. En: Norda Prismo, 1956/2, paĝo 49. Aperis ankaŭ en Eroj.
  • Tiel, kiel ĝi ne okazis Arkivigite je 2015-11-04 per la retarkivo Wayback Machine, novelo. En: La Nica literatura revuo, 2/4, 1957, paĝoj 121–125.
  • Omaĝo al Pierre Vidal Arkivigite je 2015-11-04 per la retarkivo Wayback Machine, poemo. En: Norda Prismo, 1957/3, paĝo 121. Aperis ankaŭ en Eroj.
  • Enkonduko en la internacian semantikon. En: Scienca Revuo, jaro 9 (1958), numero 2–3 (34–35), paĝoj 70–80.
  • Mezepoka historio Arkivigite je 2015-11-04 per la retarkivo Wayback Machine, novelo. En: Norda Prismo, 1958/1, paĝoj 19–26.
  • Ebrivirgeco Arkivigite je 2015-11-04 per la retarkivo Wayback Machine, novelo.
  • La poezikreado observita subjektive. En: Sciencaj studoj, 1958, paĝoj 109–114.
  • L. L. Zamenhof – pionira poeto.
    • En: Esperanto, jaro 52 (1959), numero 3 (640), paĝoj 43–46.
    • En: Esperanto: the solution to our language problems, Bailieboro: Esperanto Press, 1981, paĝoj 74–91.
    • En: Esperanto in the modern world, Bailieboro: Esperanto Press, 1982, paĝoj 74–91.
  • En trezerejo. La biblioteko de Brita Esperantista Asocio. En: Esperanto, jaro 52 (1959), numero 4 (641), paĝoj 63–64.
  • Respondo al saĝa konsilo Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine, poemo. En: La Nica literatura revuo, 4/3, 1959, paĝoj 90–91. Aperis ankaŭ en Eroj.
  • Luna mapo Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine, poemo: En: La Nica literatura revuo, 6/1, 1960, paĝoj 33–35.
  • Joseph Conrad, polo kiu iĝis granda angla verkisto. En: Scienca Revuo, jaro 11 (1960), numero 4 (44), paĝoj 152–160.
  • Malgranda venko. En: Nordamerika Esperanto-Revuo, novembro/decembro 1960, paĝoj 12–13.
  • Kelkaj motivoj de anglaj studentaj kantoj. En: Sennacieca Revuo, numero 88, 1960, paĝoj 34–39.
  • Simplaj mallaŭtaj vortoj. En: Nuntempa Bulgario, 1961, 5/2, paĝo 31.
  • La kaptilo de Dio, novelo.
    • En: 33 rakontoj, La Laguna: Régulo, 1964, paĝoj 177–185.
    • En: Trezoro, Budapeŝto: Hungara Esperanto-Asocio, 1989, volumo 1, paĝoj 329–335.
  • Kelkaj pensoj pri la arto insulti en Esperanto. En: Norda Prismo, 1972/3, paĝoj 141–150.
  • Charles Reade, romanisto, dramaturgo, ĵurnalisto (1814–1884). En: Sennacieca Revuo, 1973, numero 101, paĝoj 17–30.
  • Metaforoj kaj pensasocio. En: Scienca Revuo, jaro 24 (1973), numero 5 (103), paĝoj 161–170.
  • Alvoko al amo, poemo. En: 25 jaroj, antologio de belartaj konkursoj, Budapeŝto: Hungara Esperanto-Asocio, 1977, paĝoj 14–16.
  • La sekreto de lernejestrino.
    • En: 25 jaroj, antologio de belartaj konkursoj, Budapeŝto: Hungara Esperanto-Asocio, 1977, paĝoj 113–125.
    • En: La maŝino kiu kriis, Vieno: Pro Esperanto, 1995, paĝoj 72–84.
  • Ĉu ĉesigi la diskuton? pri leksikologio kaj ina lingvaĵo. En: Sekso kaj Egaleco, jaro 5, januaro 1981, paĝoj 21–24.
  • Raymond Schwartz, granda ridiga verkisto. En: Kontakto, 1983/1, paĝoj 6–7.
  • Vorto vere bena, poemo pri Gaston Waringhien. En: Li kaj ni, Antwerpen: TK, 1985, paĝoj 17–22.
  • Laiko ekesploras nomenklaturon pri koloroj en Esperanto. En: Li kaj ni, Antwerpen: TK, 1985, paĝoj 201–217.
  • Elspezoj. En: Poemaro por paco, Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1986, paĝoj 10–11. Aperis ankaŭ en Du el.
  • La evoluado de Esperanto observita tra tradukoj de Ŝekspiraj dramoj. En: Centjara Esperanto, Chapecó: Fonto, 1987, paĝoj 39–62.
  • La Barlastona travivaĵo, saturada metodo de lingvolernado, rilate al Esperanto. En: Serta gratulatoria in honorem Juan Régulo, La Laguna: Universidad de La Laguna, 1987, volumo 2, paĝoj 109–118.
  • Cent jaroj de Esperanta prozo. En: Memorlibro pri la internacia jubilea Esperanto-konferenco "Cent jaroj de Esperanto-kulturo", Graz 1987, paĝoj 95–101.
  • Hejmo Arkivigite je 2015-09-26 per la retarkivo Wayback Machine, poeziaĵo, en : Sub la Signo de Socia Muzo, FEL, Antverpeno 1987.
  • Karolo Piĉ – dediĉita artisto. En: Iltis-Forumo, 1990/2, paĝo 85.
  • La lirikisto Julio Baghy. En: Iltis-Forumo, 1991/1, paĝoj 2–8.
  • Armand Su (1936–1990). En: Iltis-Forumo, 1991/3, paĝoj 20–21.
  • Centjara jubileo de Julio Baghy. En: Brita Esperantisto, jaro 87, numero 899 (januaro/februaro 1991), paĝoj 8–9.
  • Tiel, kiel ĝi ne okazis. La okulisto. Omaĝe. Preseraroj. En: Nova Esperanta Krestomatio, Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 1991, paĝoj 81–84, 376–377, 391, 396–397.
  • Salman Rushdie: Plureculo kontraŭ enfermitoj (el Retarkivo 2007).
  • La unika situacio de Esperanta verkisto. En: Iltis-Forumo, 1992/2, paĝoj 48–56; 1993/2, paĝoj 38–47.
  • Memoroj pri Juan Régulo. En: Iltis-Forumo, 1993/5, paĝoj 8–14.
  • Tre fremde ... tute frate, pri la influo de Raymond Schwartz. En: Iltis-Forumo, 1994/1, paĝoj 6–11.
  • Regnoj de katoj, fikcio kaj sociologio. En: Sennacieca Revuo, 1994, paĝoj 9–15.
  • La balado de Bosko kaj Admira, poemo. En: Monato, jaro 15 (1994), numero 10, paĝo 24. (La titolo estis erare presita kun "Almira" anstataŭ "Admira".)
  • Timema vojaĝanto, poemo. En: Monato, jaro 15 (1994), numero 12, paĝo 28.
  • Deĵoro-fino, poemo. En: Monato, jaro 15 (1994), numero 12, paĝo 29.
  • Majstro de multaj stiloj. Reto Rossetti 1909–1994. En: Fonto 15, numero 169 (januaro 1995), paĝoj 7–12.
  • La dramoj de Roksana, t. e. Jeanne Flourens (1871–1928). En: Menade bal püki bal, Saarbrücken 1998, paĝoj 51–61.
  • Paul Neergaard 1907–1987. En: Esperantologio, 1999/1, paĝoj 7–13.
  • Britaj romantikaj poetoj en kontinenta Eŭropo. En: Internacia Kongresa Universitato, Berlino 1999, paĝoj 40–49.
  • Franca kaj Esperanta versioj de komedio de Ŝekspiro. En: De A al B, Schliengen: Iltis, 2000, paĝoj 23–32.
  • Interkulturaj rilatoj en furora romanserio direktita unue al geknaboj. En: Internacia Kongresa Universitato, Zagebro 2001, paĝoj 33–42.
  • Etaj memoroj pri granda homo. En: Eseoj memore al Ivo Lapenna, Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna, 2001, paĝoj 218–222.
  • Jurisprudenco ĉe Ŝekspiro. En: Eseoj memore al Ivo Lapenna, Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna, 2001, paĝoj 362–366.
  • La kvardeka jubileo de la barlastonaj kursoj. En: Rubenaj refrenoj, Berkelej: Bero, 2001, paĝoj 9–16.

Festlibro

Recenzoj

Pri Virino ĉe la landlimo

 En la antaŭparolo, la verkistino klarigas kial ŝi verkis 15 teatrajetojn : kvankam nia iiteraturo estas mirinde riĉa je poezio, kaj same riĉa je romanoj kaj noveloj — ni ankaŭ menciu la vojaĝpriskribojn — tiu literaturo estas egale malriĉa je dramoj. Mi tute konsentas pri tiu aserto ; kaj mi eĉ povas tuj aldoni : malriĉa je kiu ajn bela teatraĵo aŭ kiu ajn mallonga verkaĵo kiu plene taŭgas por artvesperoj aŭ distraj kunestoj. Tial mi aplaŭdas la aperon de la libro kaj mi aplaŭdas la manieron laŭ kiu la eldono teknike estas efektivigita : fortika koverto, bone enbindigita, senligna papero : jen libro kiu ne disfalos post unu tralego. La libro, konsistanta el 15 verketoj, estas tiel vari-enhava ke iel oni trovas la drameton aŭ farseton kiu taŭgas por ia medio. Tamen, ĉiuj ne estas samnivelaj ; kaj kelkaj eĉ ne estas realiĝeblaj sur la scenejo. Mi opinias ke la farseto “ Drasta Kuracado ’’ kaj la tragedio “ Liberiĝo ’’ teknike devus esti adaptataj : ne eblas ternigi du aktorojn dum longa ludparto, almenaŭ se reĝisoro postulas ke la ternado estu kiel eble plej reala : restas nur la ebleco ke iu elverŝas ternpulvoron, sed tiam la ludantoj ne plu elparolas unu vorton. Por la dua menciita verketo, la postuloj de la teksto ne povas esti anstataŭigitaj per sugestoj, sen risko de perdo de la drama forteco. Pri la literature plej bela “ Ĉe l'akvo de Forgeso ” en versoj, mi estas certa ke nur estas eble prezenti ĝin sur scenejo, se la roluloj estas profesiaj artistoj. Sed kun tiu kondiĉo la verketo plene sukcesos. Ĝenerale oni povas averti la teatraĵverkistojn ke versoj malhelpas la akceptopretecon fare de la aŭskultantoj ; kaj ke skeĉoj, kiuj celas distri la ĉeestantojn, devas evolui al kulmino, atingota preskaŭ je la fino aŭ kiel finaĵo mem de la verko. M. Boulton ne ĉiam atentis pri tio. La kelkaj kritiketoj tamen nenicl celas malvalorigi la verkon entute ĉar, kiel mi jam diris, ĝi estas aplaŭdenda kaj bezonata. La lingvo estas konipreneble modela; tamen mi opinias la uzon de la adverbo “ akcidente ” anstataŭ “okaze" iom stranga. Menciinda ankoraŭ estas ke kvin el la teatraĵetoj ricevis premion dum belartaj konkursoj, kaj ke la libro entute estas dediĉita al Julio Baghy.Jen, karaj reĝisoroj, 15 skeĉoj el kiuj vi povos ĉerpi laŭprefere. Sed ne nur por ludigi la enhavon vi aĉetu la libron ! La plej multajn teatraĵetojn mi legis ĝisfine pro la spriteco kaj la lingvobeleco mem. 
— Gr. M. Belga esperantisto n369 (jul-aug 1960)

Vidu ankaŭ

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Trovu « Marjorie Boulton » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»