Mars 96

Mars 96 (foje nomata Mars-8) estis malsukcesa misio al Marso lanĉota en 1996 por esplori Marson fare de Rusiaj Spacfortoj kaj ne rekte rilata al la Soveta Marsa Sondilprogramo samnoma. Post la malsukceso de la dua kvar-stadia bruligado, la sondilo re-eniris en la Atmosfero de la Tero, disiĝante tra ĉirkaŭ 320 km longa parto de la Pacifika Oceano plus de Cilio kaj Bolivio.[1] La kosmoŝipo Mars 96 estis bazita sur Fobos-sondiloj lanĉitaj al Marso en 1988. Ili estis de nova dezajno tiame kaj ambaŭ finfine malsukcesis. Por la misio Mars 96 la dezajnistoj kredis, ke ili estis korektintaj la misojn de la Fobos-sondiloj, sed la valoro de iliaj plibonigoj neniam estis pruvita pro la detruo de la sondilo dum la lanĉofazo.

Interno de Mars 96.
Mars 96 lanĉota.

Notoj

Eksteraj ligiloj