Matilda (Anglio)

Ĉi tiu artikolo temas pri aristokrato en Anglio kaj Francio. Por aristokrato en Saksio kaj Bavario rigardu la paĝon Matilda Plantaĝeneto.

Matilda de Anglio, aŭ Imperiestrino Matilda, angle Empress Maud [mo:d], (naskiĝis la 7-an de februaro 1102 en Westminster, mortis la 10-an de septembro 1167 en Rouen) estis la filino kaj heredanto de reĝo Henriko la 1-a de Anglio kaj Matilda de Skotlando. Ŝi estis (pro edziniĝo) imperiestrino de la Sankta Romia Imperio, kaj pli poste (ankaŭ pro edziniĝo) grafino de Anĵuo kaj Maine, kaj mallongtempe ankaŭ (proprarajte, ne pro edziniĝo) reĝino de Anglio kaj dukino de Normandio.

Matilda
reĝino de Anglio
Regado1141
AntaŭuloStefano
SekvantoStefano
Ceteraj titoloj(pro geedzeco) imperiestrino de la Sankta Romia Imperio, grafino de Anĵuo kaj Maine;
(pro propra rajto) reĝino de Anglio kaj dukino de Normandio
Persona informo
Naskiĝo7-an de februaro 1102 (1102-02-07)
en Westminster
Morto10-an de septembro 1167 (1167-09-10) (65-jaraĝa)
en Rouen
TomboKatedralo Nia-Damo de Rueno vd
ŜtatanecoReĝlando Anglio vd
Familio
DinastioDomo de Normandio
PatroHenriko la 1-a
PatrinoMatilda de Skotlando
GefratojAlice FitzRoy • Matilda FitzRoy, Countess of Perche • Matilda FitzRoy, Duchess of Brittany • Matilda FitzRoy, Abbess of Montvilliers • Sibilo de Normandio • Vilhelmo Adelin • Reginald de Dunstanville, 1st Earl of Cornwall • Henry FitzRoy • Roberto • Fulk FitzRoy • Gilbert FitzRoy • Robert FitzEdith, Lord Okehampton vd
Edz(in)oHenriko la 5-a de la Sankta Romia ImperioGotfredo Plantaĝeneto
InfanojHenriko la 2-a de Anglio • Geoffrey, Count of Nantes • William FitzEmpress • Emma of Anjou vd
Profesio
Okuporegento vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

En 1114 ŝi edziniĝis en Majenco kun imperiestro Henriko la 5-a de la Sankta Romia Imperio, sed jam en 1125 fariĝis vidvino kaj ne havis infanojn.En 1128 ŝi edziniĝis kun Gotfredo Plantaĝeneto (1113-1151).Post la morto de ŝia patro Henriko la 1-a en 1135, ŝia kuzo Stefano de Blojso pretendis la anglan tronon anstataŭ la rajta heredanto Matilda, kio rezultigis internan militon en Anglio inter Stefano kaj Matilda. Dum tiu milito Matilda regis en 1141 dum kelkaj monatoj sur la angla trono antaŭ ol ree perdi ĝin al Stefano. Ŝia filo Henriko poste fariĝis reĝo de Anglio.


Edzoj kaj idoj

Vidu ankaŭ