Medifavora

Medifavora, ekologiema, eko-ema, naturemaverda (angle: environmentally friendly, eco-friendly, nature friendlygreen) estas sinonimaj adjektivoj rilataj al varoj kaj servoj, leĝoj, gvidlinioj kaj politikoj taksataj sentigi minimuman aŭ nenian damaĝon al la medio.[1]Por konsciigi konsumantoj mediemaj varoj kaj servoj ofte estas markitaj de ekologiaj atestiloj. Sed ne ekzistas ununura internacia normo por tia koncepto. La Internacia Organizaĵo por Normigado taksas tiujn atestilojn tro malprecizaj por esti signifaj.[2]

Regionaj variantoj

Eŭropo

Akvopurigejo, kiu uzas medieman sunenergion, ĉe la monaĥejo Santuari de Lluc sur Majorko.

Produktoj de la membroŝtatoj de la Eŭropa Unio rajtas uzi la eko-atestilon de la EU laŭaprobe.[3] EMAS estas alia EU-atestilo[4], kiu indikas, ĉu produktorganizado estas ekologiema rilate al la produkto.[5] Germanujo uzas ankaŭ la atestilon de la blua anĝelo bazinta je germanaj normoj.[6]

Nordameriko

En Usono mediema merkatiko bezonas kaŭcion. Atestiloj kiel mediema ne havas apartan difinon.[7]

En Kanado unu el la atestiloj estas tiu de la Environmental Choice Program,[6] kreita en 1988[8] nur produktoj aprobitaj de la programo estas permesataj montri la etikedon.[9]

Internacie

Energy Star estas programo, kies ĉefa celo estas la redukto de forcejogasaj elsendoj.[10] Energy Star havas diversajn sekciojn por diversaj nacioj aŭ regionoj, inkluzive de Usono,[11] Eŭropa Unio [12] kaj Aŭstralio.[13]La programo, kiu estiĝis en Usono, ekzistas ankaŭ en Kanado, Japanujo, Novzelando kaj Tajvano.[14]

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Referencoj