Mezepoka muziko

Historio de eŭropa arta muziko
Mezepoka(476–1400)
Renesanca(1400–1600)
Baroka(1600–1760)
Klasika(1730–1820)
Romantikisma(1815–1910)
20-jarcenta(1900–1999)
21-jarcenta(2000–nuntempo)

Mezepoka muziko estas muzikode Eŭropo en la mezepoko.Tiu ĉi epoko ampleksas la periodonde la falo de Romio (476) kaj la papo-tempo deGregorio la Granda (6-a jarcento)ĝis proksimume la komenco de la dekkvina jarcento,kvankam oni devas koncedi,ke fiksi la finon de la mezepoko kajla komencon de la renesanco estas arbitre.Cetere, tio ĉi ekskludasla muzikon de la Bizanca imperio,kiu havis grandparte apartan disvolviĝon.Estis kaj sankta kaj sekulara muziko,kvankam el la sekulara muzikode la frua mezepoko preskaŭ nenio transvivis.Krome la rekonstruado de frua muziko,speciale muziko el antaŭ la 12-a jarcento,ĉiam enhavas elementon de konjekto,ĉar notacio disvolviĝis relative malfrue.La frua parto de tiu ĉi muzikperiodo estas markitade la tre malrapida graviĝo kaj disvolviĝode polifonio kaj kontrapunkto.

Mezepokaj muzikisto en manuskripto de la 14-a jarcento

Mezepoka sankta muziko

Gregoria ĉanto

Gregoria ĉanto, kiu estas speco de plejnkanto, estas centra en la muzika tradicio de Eŭropo en la mezepoko. Ĉanto (liturgia ĥora kanto) estas monofonia sekulara formo, kiu reprezentas la plej fruan konatan muzikon de la kristana eklezio. Tio, kion ni nomas gregoria ĉanto, estas la stile kohera, doktrine unueca versio, kiu devenis el kunmeto de kelkaj diversaj ĉantotradicioj (roma, mozaraba, galikana, ambrozia, k.a.) sub la superrigardo de Romo en proksimume la naŭa jarcento. La repertuaron praktike konsistigis melodioj, kiuj devenas verŝajne el pluraj fontoj, kelkaj eĉ el la tempo de Gregorio la Granda mem (ĉ. 590604). Multaj el tiuj melodioj verŝajne estis verkitaj en la politike stabila, relative klera medio de okcidenteŭropaj monaĥejoj dum la regado de Karolo la Granda. La plej frua transvivinta fontmaterialo por ĉanto montranta muzikan notacion devenas el la komenco de la naŭa jarcento, kvankam la unueco de la muziko tra vasta spaco supozigas, ke ia formo de ĉanta notacio, nun perdita, eble ekzistis jam pli frue. Ni notu, ke jam en la antikva mondo — ekz. en Grekio — ekzistis muzika notacio; sed ĉirkaŭ la kvina jarcento perdiĝis la kapablo legi kaj skribi tian notacion, same kiel ĉia muziko ligita al ĝi.

Inter scienculoj regas vigla disputo pri tio,kiom la muziko de gregoria ĉanto reprezentastransvivon de la muziko de la antikva mondo,sed sendube estis ia influo,minimume el la muziko de la sinagogo.Nur etaj ĉifaĵoj de antikva muzikotransvivis (ekz., la epitafo de Seikilos),sed tiuj montras (kaj tio ne surprizas)similecon je modalo, formo, kaj frazkonceptadoal pli malfrua okcidenteŭropa muziko.

Tra la ĥaosaj jaroj de la frua mezepokoĉanto travivis kaj prosperisen monaĥejoj kaj religiaj centrojĉar tiuj ĉi estis la lokoj deplej granda stabileco kaj klereco.Kristana ĉanto (konata kiel la mozaraba liturgio)transvivis ankaŭ en Hispaniosub moslema regado,kvankam tiu ĉi estis izolita specokaj tia muziko poste subpremiĝisen klopodo trudi konformeconal la tuta liturgio.

La plej multaj disvolvaĵoj en okcidenta klasika muzikoaŭ rilatas al aŭ rekte devenas de procedoj unue viditajen ĉanto kaj ties plej fruaj derivaĵoj.

Organumo

Ĉirkaŭ la fino de la naŭa jarcento, kantistoj en monaĥejoj kiel St. Gall en Svisio ekprovis aldoni alian parton al la ĉanto, ĝenerale voĉon en paralela movo, kantante plejparte perfektajn kvartojnkvintojn kontraŭ la originala melodio. Tiu ĉi disvolvaĵo nomiĝas organumo, kaj ĝi reprezentas la originon de kontrapunkto, la trajto kiu plej certe distingas eŭropan muzikon disde la cetero de monda muziko. Tra la sekvantaj kelkaj jarcentoj organumo disvolviĝis en pluraj manieroj. La plej grava estis la kreado de "ornama organumo" ĉirkaŭ 1100, iafoje konata kiel la skolo de St. Martial (nomata laŭ monaĥejo en sudcentra Francio, kiu posedas la plej bone konservitan manuskripton de tiu ĉi repertuaro). En "ornama organumo" la originalan melodion oni kantis en longaj tonoj dum akompananta voĉo kantis po multajn tonojn kontraŭ ĉiu el la originala, ofte en tre ellaborita maniero, dume emfazante la perfektajn konsonancojn (kvartojn, kvintojn, kaj oktojn) kiel en la pli fruaj organumoj.

Postaj disvolviĝoj de organumo okazis en Anglio,kie la intervalo de la trito aparte favoriĝis,kaj kie oni kredeble improvizadis organumojnkontraŭ ekzistanta ĉantomelodio,kaj ĉe Notre Dame en Parizo,kiu fariĝis la centro de muzika kreada agadotra la dektria jarcento.

Skolo de Notre Dame (ars antiqua)

La impona florado de la skolo de Notre Dame de polifonio de ĉirkaŭ 1150 ĝis 1250 respondis al la same imponaj atingoj en gotika arkitekturo: la centro de agado ja estis la katedralo de Notre Dame mem. Ĝuste en tiu ĉi periodo ritma notacio ekaperis en okcidenta muziko, precipe kunteksto-dependa metodo de ritma notacio konata kiel la ritmaj modaloj. Tio estis ankaŭ la periodo, en kiu disvolviĝis konceptoj de formala strukturo, kiuj metis atenton sur proporcion, teksadon, kaj arkitekturan efikon. Iafoje oni nomas tian muzikon la pariza skolo, aŭ pariza organumo, kaj ĝi reprezentas la komencon de tio, kio kutime nomiĝas la ars antiqua. Komponistoj el tiu periodo kreis plurajn novajn muzikajn formojn: klozuloj, kiuj estis melismaj sekcioj de organumoj elprenitaj kaj tajlitaj per novaj vortoj kaj plia muzika malvolvado; konduktuso, kiu estis kanto por unu aŭ pluraj voĉoj, kiun oni kantu ritme, verŝajne okaze de ia procesio; kaj tropoj, kiuj estis rearanĝaĵoj de pli malnovaj ĉantoj nun havantaj novajn vortojn kaj iafoje novan muzikon.

La moteto, unu el la plej gravaj muzikaj formojel la malfrua mezepoko kaj renesanco,ekdisvolviĝis dum la periodo de Notre Dameel la klozulo, aparte el la formo uzanta plurajn voĉojn,kiel ekz. en la verkado de Pérotin.Ĝin oni plu disvolvis en formonde granda ellaboriteco, rafiniteco,kaj subtileco en la dekkvara jarcento,la periodo de la ars nova.

Franca ars nova

La komenco de la ars nova estas unu el la malmultaj klaraj kronologiaj dividoj en mezepoka muziko, ĉar ĝi respondas al la eldono de la Roman de Fauvel, grandega kompilaĵo de poezio kaj muziko, en 1310 kaj 1314. La Roman de Fauvel estas satiro pri koruptaĵoj en la mezepoka eklezio, kaj ĝi estas plena je mezepokaj motetoj, lajoj, rondeloj, kaj aliaj novaj sekularaj formoj. Kvankam la plejmulto de la muziko estas anonima, ĝi enhavas plurajn pecojn de Philippe de Vitry, unu el la unuaj komponistoj de la izoritma moteto, disvolviĝo kiu distingas la dekkvaran jarcenton. La izoritman moteton perfektigis Guillaume de Machaut, la plej bona komponisto siatempe. La plejmulto de la muziko de la ars nova estis franca laŭ deveno; tamen, la termino ofte malstrikte aplikiĝas al ĉia muziko el la dekkvara jarcento, speciale por inkludi la sekularan muzikon de Landini en Italio.

Dum la ars nova, sekulara muziko akirispolifonian rafinitecon antaŭe trovatan nur en sankta muziko,kio ne estas supriza se konsideri la sekularan karakteronde la frua renesanco (kaj ni notu, ke malgraŭ tio,ke tiu ĉi muziko estas ofte konsiderata "mezepoka",la sociaj potencoj ĝin produktintaj estis respondecajpor la komenco de la literatura kaj arta renesanco en Italio— la distingo inter mezepoko kaj renesanco estas malklara,aparte se konsideri artojn tiel diversajn kiel muzikon kaj pentradon).La terminon "ars nova" (nova arto, aŭ nova tekniko)enkondukis Philippe de Vitry en sia traktatosub la sama nomo (probable verkita en 1322),por distingi tiun ĉi praktikondisde la muziko el la tuj antaŭa epoko.

Mezepoka sekulara muziko

Goliardoj

La goliardoj estis vojaĝantaj poeto-muzikistojen la Eŭropo de la deka jarcento ĝis la mezo de la dektria,kaj tial ilia tradicio dividis iom da tempokun la tradicio de trobadoroj kaj trouvères.La plej multaj estis scienculoj aŭ ekleziuloj,kaj ili verkis kaj kantis en la latina,malsimile al la trobadoroj, trouvères, kaj Minnesanger,kiuj uzis la nacilingvon.Kvankam multaj el la poemoj transvivis,tre malmulta muziko restas.Ili eble influis — eĉ decide —la tradicion de trobadoroj kaj trouvères.La plej multaj el iliaj poemoj estas sekularaj,kaj kvankam pluraj el iliaj kantojglorigas religiajn idealojn,aliaj estas malkaŝe profanaj,traktantaj ebriecon, diboĉadon, kaj amoremon.

Minnesang

La tradicio de Minnesang estas la germana respondoal la agado de la trobadoroj kaj trouvères en la okcidento.Bedaŭrinde, malmultaj fontoj transvivis el tiu tempo;la fontoj de Minnesang estas plejparteel du aŭ tri jarcentojn post la kulmino de la movado,kio estigas kelkan disputadon pri ilia ekzakteco.

Geisslerlieder

La Geisslerlieder estis la kantojde vagantaj bandoj de Flagelantoj,kiuj celis trankviligi la venĝemon de kolera Dioper penta muziko kune kun difektado de siaj korpoj.Estis du apartaj periodoj de agado de Geisslerlied:unu ĉirkaŭ la mezo de la dektria jarcento,el kiu, bedaŭrinde, nenia muziko transvivis(kvankam multaj tekstoj restas);kaj alia el 1349, por kiu kaj vortoj kaj muzikotransvivis mirakle sendifektaj pro la atentadode sola pastro, kiu skribadis pri la movadokaj registradis ĝian muzikon.Tiu ĉi dua periodo respondas al la disvastiĝode la pesto en Eŭropo,kaj priskribas unu el la plej teruraj eventojde eŭropa historio.Ambaŭ periodoj de agado en Geisslerliedokazis precipe en Germanio.

Trobadoroj, trobairitz kaj trouvères

La trobadora muziko disvolviĝis en suda Francio, Katalunio kaj norda Italio, kaj disvastiĝis al kortegoj de Eŭropo je la fino de la 12-a jarcento. La trobadoroj estis muzik-komponistoj kaj interpretistoj de lirika poezio kiu naskiĝis en la koro de la okcitana nobelaro. La trobadora movado disvastiĝis en la kortegoj de Italio, Hispanio, kaj Francio, kaj poste tra la tuta Eŭropo. La trobadoroj fariĝis gravaj aktoroj en socia kaj kultura vivo, ĝis tia grado, ke ili restas hodiaŭ esencaj figuroj de la Mezepoko.

Ĝiaj kantotekstoj temas ĉefe pri kavalireca amo, sincere, subtile kantita de poetoj de nobela statuso. Ili ĝentile esprimas siajn sekretajn amojn inter la membroj de la nobelaro. Tiu elita movado inkludis virinojn, kiuj ankaŭ verkis, komponis kaj interpretis siajn kanzonojn. Ili kutime atentigas pri ilia idealigita, platona kaj mistika koncepto pri amo. Ĉi tiuj nobelaj virinoj, per siaj versoj, parolas pri feliĉo, deziro, maltrankvilo; sentoj kaŭzitaj de fervora amo. En ĉi tiuj versoj ili serĉis perfektecon kaj belecon, priskribante la idealojn, kiujn ili atendis trovi en viro por ami lin. Ĉi tiu amo estis direktita al kavaliroj, trobadoroj, malofte al iliaj edzoj.

La muziko de la trobadoroj kaj trouvèresestis nacilingva tradicio demonofonia sekulara kantado,verŝajne akompanata de instrumentoj,kantata de profesiaj, kelkfoje vojaĝantaj, muzikistoj,kiuj estis tiom lertaj kiel poetojkiom kiel kantistoj kaj instrumentistoj.La lingvo de la trobadoroj estisla okcitana(alifoje nomata la langue d'oc aŭ provençal);la lingvo de la trouvères estis la malnovfranca(nomata ankaŭ la langue d'oil).La periodo de la trobadoroj respondisal la florado de kultura vivo en Provenco,kiu daŭris tra la dekdua jarcentokaj en la unuan jardekon de la dektria.Tipaj temoj de trobadoraj kantoj estismilito, kavalireco, kaj kortega amo.La periodo de la trobadorojfiniĝis subite per la Albigensa Krucmilito,la furioza kampanjo de Papo Inocento la 3-apor elimini la herezon de albigensismo(kaj proprigi la riĉaĵojn de sendefenda popolo),kiu efektive ekstermis la tutan civilizacion.Transvivintaj trobadoroj iris aŭ al Hispanio,norda Italio, aŭ norda Francio(kie la tradicio de trouvères plu vivis),kie iliaj kapabloj kaj teknikojkontribuis al la postaj disvolviĝojen la kulturo de sekulara muziko en tiuj lokoj.

La muziko de la trouvères similis al tiu de la trobadoroj,sed ĝi povis transvivi en la dektrian jarcentonneinfluite de la milito de ekstermado kontraŭ la albigensoj.Plej multaj el la pli ol du mil transvivintajkantoj de trouvères inkludas muzikon,kaj montras rafinitecon tiel grandankiel tiu de la poezio, kiun ili akompanas.

Ĉar la nobelaj geedziĝoj estis aranĝitaj laŭ profito, la korteza amo estis en la plej multaj kazoj inter membroj de la nobelaro, sed sekreta, adultema kaj malpermesata. Francio en la XIIa-jarcento  estis tempo tre favora al la ekonomia sendependeco de la nobelaj virinoj, kiuj prizorgis la familian havaĵon dum iliaj edzoj batalis en la krucmilitoj. Ĉi tio alportis klimaton de virina libereco kaj sendependeco, kiu favoris virinan artan kreadon. Tiutempe estis “mode” ke la virinoj de la eŭropaj kortegoj kapablis kanti kaj ludi instrumentojn. Do en la ekzercado de ĉi tiuj inaj kapabloj estis la origino de la trobairitz, la Trobadorinoj, virinoj, kiuj komponis, verkis versojn, kantis kaj recitis ĉe la kortego de Okcitanio, inter la jaroj 1170 ĝis 1260.

Estis tre malgranda grupo de virinoj de nobela deveno, kaj edziĝintaj al gravaj provencaj nobeluloj, kiuj volis sekvi la paŝojn de tiuj poetoj de malpermesataj amoj. Ili volis kapti en siaj verkoj la plej profundajn amajn sentojn. La trobadorinoj ĝentile, sed aŭdace kantis la amon al siaj sekretaj amantoj. En la historio de la muziko la trobadorinoj elstaras pro tio, ke ili estis la unuaj virinoj, kiuj komponis profanajn muzikojn. Ĉiuj konataj kantverkistinoj ĝis tiu momento, verkis sanktajn, religiajn muzikojn, kiel la abatinoj KassiaHildegard von Bingen. Estas malmultaj kaj ne fidindaj la fontoj de informoj pri la trobadorinoj. Nur estas konataj la nomoj de ĉirkaŭ dudek virinaj trobadoroj el la XIIa kaj XIIIa jarcentoj, kun ĉirkaŭ 32 komponaĵoj atribuitaj al ili. Tre malmulte kompare al la viraj figuroj de la sama tempo, 460 trobadoroj kaj 2 600 komponaĵoj. Inter ili elstaras María la Balteira, muzo kaj inspiro de multaj trobadoroj de la reĝa kortego; Beatriz de Día, Alamanda de Castelnau; Maria de Ventardorn, kiu esprimas la deziron al egaleco inter viroj kaj virinoj en amrilatoj; Maria de Francio; Azalais de Porcairagues. Sed tiel, kiel la historio laŭdis la trobadorojn, igante ilin nemalhaveblaj gravuloj de la legenda mezepoko, trobadorinoj malaperis el iu ajn kampo de studo, historiografia, literatura aŭ muzika. Sed la virinaj trobadoroj ekzistis, kaj kelkaj el ili verkis belajn versojn.

Liturgia dramo

Ankoraŭ alia muzika tradicio de Eŭropodum la mezepoko estis la liturgia dramo.Treeble tiu ĉi estis la plej malnova el ĉiuj,ĉar en sia originala formo ĝi eble reprezentastransvivadon de romia dramokun almeto de kristanaj historioj —ĉefe la evangelio, la Pasiono,kaj la vivoj de la sanktuloj.Ĉiu parto de Eŭropo havis iaspecan tradicionde muzika aŭ duone muzika dramo en la mezepoko,inkludantan roladon, paroladon, kantadon,kaj instrumentan akompanon en ia kombino.Probable ili estis ludataj devojaĝantaj aktoroj kaj muzikistoj,kaj la muzikaj elementoj povus estila plej proksimaj transvivintaj parencojde la perdita populara muziko de sia periodo.Multaj konserviĝis sufiĉe kompletajpor permesi modernan rekonstruadon kaj prezenton(ekz. la Dramo de Daniel,kiu estis lastatempe registrita).

Fino de la epoko

Marki la finon de la mezepokokaj la komencon de la renesanco,rilate la komponadon de muziko,portas problemojn.Kvankam la muziko de la dekkvara jarcentoestas sufiĉe evidente mezepoka laŭ konceptado,kaj la muzika agado en Italio —la centro de agado por la frua renesanco —postiris tre malproksime malantaŭ tiu de Francio,estas pli bone rigardi la muzikonde la dekkvina jarcento kiel transira periodo,konservanta plurajn el la idealojde la fino de la mezepoko(ekz. speco de polifonia verkado,en kiu la partoj diferencas vaste unu de la aliaj)sed ekmontranta plurajn ella difinaj trajtoj de la renesanco(ekz. internacia stilo, kiu disvolviĝisper dislokiĝado de franca-flandrajmuzikistoj tra Eŭropo).

Mezepokaj komponistoj

John DunstableFrancesco LandiniGuillaume de MachautPhilippe de VitryWalther von der VogelweideLeoninPerotinHildegard von Bingen

Multo de la muziko el la mezepoka periodoestas anonima.Jen estas listo de gravaj komponistoj,kies nomoj estas sciataj, el la mezepoka periodo.Kelkaj el la nomoj, speciale el la komenco de la periodo,eble estis nure poetoj kaj verkistoj,kaj la melodiojn, por kiuj ili verkis vortojn,eble verkis aliaj, nun anonimaj;atribuado de monofonia muzikoen fontoj de la mezepoka periodone estas ĉiam fidinda.

Ĉanto kaj monofonia sankta muziko

13-jarcenta organumo kaj polifonio de la ars antiqua

  • Leonin
  • Pérotin
  • W. de Wycombe
  • Petrus de Cruce (Pierre de la Croix)

La tradicio de la trobadoroj, trouvères, kaj Minnesang

La Ars Nova

La artefarita kaj kompleksa stilo de Ars subtilior

  • Anthonello de Caserta
  • Philippus de Caserta (aŭ Philipoctus de CASERTA)
  • Johannes Ciconia
  • Matteo da Perugia
  • Jacopo da Bologna
  • Lorenzo da Firenze
  • Grimace
  • Jacob Senleches
  • Baude Cordier

Transira periodo al renesanca muziko

Muzikteoriistoj

Manuskriptaj fontoj

Organumo

Gota periodo

  • Codex Montpellier
  • Codex Bamberg
  • El Codex musical de Las Huelgas

Francio

  • Codex Ivrea
  • Codex Apt

Italio

  • Codex Squarcialupi
  • Codex Rossi

Anglio

  • Worcester Fragments
  • Old St. Andrews Music Book
  • Old Hall Manuscript
  • Egerton Manuscript

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj