Mezurilo

Mezuriloj estas iloj por doni ciferecan valoron al fizikaj grandoj. Ili realigas tion per komparo de la mezurenda grando kun taŭga mezurunuo. Sciencistoj, inĝenieroj kaj aliaj homoj uzas vastan vicon da mezuriloj por realigi siajn mezuradojn. La mezuriloj povas esti simplaj objektoj kiel ekzemple liniilo aŭ komplikaj aparatoj ekzemple eĥosondilo.

Kapitano Nemo kaj profesoro Aronnax rigardantaj mezurilojn en Dudek mil leŭgoj sub la maro
Poŝhorloĝo, tempa mezurilo

Bazaj mezuriloj

Tempo

La tempo estas mezurata helpe de horloĝoj:

Mikromezurilo

Longo

Longomezuriloj necesas por mezuri distancon inter du punktoj de spaco. Laŭprincipe oni diferencas inter la longomezuriloj, kie la mezuro estas akirata helpe de la distanco inter du linioj (ekzemple liniilo), kaj la mezuriloj kie la mezuro akireblas helpe de la distanco inter du facoj (ekzemple arĥiva metro).

Vektopesilo

Maso

La maso estas mezurata helpe de pesiloj. Ili povas determini la mason de korpoj per komparo kun kalibritaj peziloj aŭ per mezuro de la gravita forto kiu efikas al ĉiu maso sur la Tero.

Mezuriloj por spacaj grandoj

Areo

Mezuriloj por determini areon estas:

  • planimetro mekanika aparato por determini areojn en mapoj kaj desegnaĵoj
  • pantografo uzebla por mezuri areojn uzante taŭgan rastrumon
Akvokomputilo

Volumeno

Por mezuri volumenon precipe de likvoj estas uzataj mezurujoj:

Por mezuri volumenon da fluido kiu trapasas tubon estas uzataj la sekvaj mezuriloj:

  • akvonombrilo mezuras volumenon de akvo trafluanta tubon.
  • gasonombrilo mezuras volumenon de gaso trafluanta tubon.
Angulilo por desegnado

Angulo kaj direkto

  • angulilo por desegni aŭ kiel ilo en diversaj metioj
  • sekstanto por mezuri angulon inter du punktoj de la spaco
  • teodolito por mezuro angulon inter du punktoj sur la Tero
  • kompaso por determini nord-suda direkto
  • lodo por determini la vertikalon
  • nivelilo por konstati la horizontalecon
  • bivelo por anguloj ĉe konstruado

Mezuriloj por kinematikaj grandoj

Rapidmezurilo kaj rivolumezurilo en aŭto
  • rapidmezurilo mezuras la rapidon precipe de veturiloj.
  • rivolumezurilo kalkulas la nombron da rivoluoj en unuo de tempo de rotacianta korpo.
  • akcelmezurilo mezuras akcelon de korpo helpe de la inercia forto.
  • seismografo mezuras intenson de tertremo.

Mezuriloj por mekanikaj kaj termodinamikaj grandoj

Premmezurilo

Forto

La forto estas mezurata helpe de la efiko produktita per ĝi. Kutime temas pri deformanta efiko.

  • Risorta fortmezurilo mezuras la etendon, kiun la forto produktas sur ŝtala risorto.
  • Ringa fortmezurilo mezuras la deformon de ringo produktita per la forto.

Premo

Premmezuriloj estas nomataj ankaŭ manometro, kiam ĝi mezuras premon en fluido, kaj barometro kiam ĝi mezuras aerpremon.

Cifereca termometro

Froto

Tribometro estas mezurilo por mezuri frofortojn.

Temperaturo

Temperaturmezuriloj estas nomataj termometroj. Ili ne vere mezuras temperaturon, sed iun econ de korpo aŭ iun efikon, kiu ŝanĝiĝas depende de la temperaturo.

Varmo

Mezuriloj por elektraj grandoj

Elektra tensio - kurentintenso - rezistanco

Por mezuri tiujn elektrajn grandojn oni ofte uzas tiel nomatajn plurmezurilojn, kiuj povas esti analogaj aŭ ciferecaj. Ili funcias kaj kiel tensiomezurilo (voltmetro), kaj kiel kurentmezurilo (ampermetro). Kutime oni povas uzi ilin ankaŭ por mezuri rezistancon, sed por ĉilasta tasko ekzistas ankaŭ konvenaj omometroj.

Energio

Elektra energio estas mezurata per elektronombrilo.

Povumo

Elektra povumo estas mezurata per vatometro

Aliaj