Michele Arabeno

itala esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Michele Arabeno (naskiĝis la 31-an de marto 1872 en Ĝenovo, mortis en 1936 en Zanica) estis itala esperantisto.

Michele Arabeno
Persona informo
Naskiĝo31-an de marto 1872 (1872-03-31)
Morto26-an de januaro 1936 (1936-01-26) (63-jaraĝa)
LingvojEsperanto
ŜtatanecoReĝlando Italio
Okupo
Okupoesperantisto
vdr

Li esperantistiĝis en 1910 (laŭ nekrologo en la itala revuo L'Esperanto) aŭ 1911 (laŭ Enciklopedio de Esperanto). Li vizitis ekde la sepa Universala Kongreso en Antverpeno ĉiujn sekvajn, ĝis sia morto. Ĉe la kongresoj li estis tre konata sub la nomo Onklo Miĉjo, pro sia gajeco. Li estis UEA-delegito en Ĝenovo kaj subtenanto de 1913.

Tradukis novelojn, rakontojn, sonetojn, monologojn. En 1922, okaze de la 50-a datreveno de la morto de Giuseppe Mazzini, li esperantistigis lian verkon Devoj de la Homo kaj eldonigis ĝin en 10 000 aŭ 100 000[1] ekzempleroj 164-paĝaj, pagitaj per monkolekto de la Laborista grupo kaj disdonita tra la mondo. Pro tiu ĉi traduko li ricevis profesoran titolon.

Li ankaŭ kunlaboris per pluraj tradukoj al la Itala Esperanto-Revuo.

Nekrologon publikigis la revuon L'Esperanto en la numero 2 de la jaro 1936; lia foto aperis en la sekva numero 3-4.

Tradukoj

Referencoj

Eksteraj ligiloj