Miklós Guzner

GUZNER Miklós estis rumanuja hungara kuracisto, universitata profesoro naskita en Koloĵvaro la 9-an de julio 1905 kaj mortinta en Târgu Mureș la 18-an de oktobro 1972.

Biografio

Miklós Guzner diplomiĝis en Kluĵo en 1930 kaj li estis privata dentkuracisto tie. De 1949 li estis katedrestro en Universitatea de Medicină și Farmacie din Târgu Mureș (Medicina kaj Farmacia Instituto). De 1968 li estis universitata profesoro, estro dum jaroj de dentista infankliniko. Li havis amikajn rilatojn kun Gábor Gaál, kiun li apogis en la redaktado de la revuo Korunk. Li partoprenis en la Vásárhelyi Találkozó, poste en la kontraufaŝisma agado de la Béke Párt (Pacpartio).

Verkoj

  • Fogászati anyagok (Târgu Mureș, 1951),
  • Fogászat (kune kun Lajos Csőgör kaj Géza Mészáros, Târgu Mureș, 1958).

Fonto

  • Magyar Életrajzi Lexikon[1]